LA PROJEKTO
Dante estis ravita de la multnombreco de lingvoj. Li ŝatis ankaŭ ludi per lingvoj kaj dialektoj, tiom ke en la Dia Komedio estas du eretoj en lingvaĵoj de li inventitaj, la idiomo de Pluto (pape satàn pape satàn aleppe)kaj tiu de Nimrod, reĝo de Babelo kiu konstruigis la faman turon kontraŭ la dia volo kaj kiu, tuj kiam li vidas alveni Dante-n en sian inferan rondon, adresas al li kolereman, minacan kaj nekompreneblan insultadon: «raphèl maì amecche zabì almi!».
Oni povas ankaŭ kompreni kial Nimrod estis malbonhumora.
Daŭrigis…
La biblioteko de Dante Poliglotta kaj la muzeo “Casa di Dante” en Florenco
La kolekto de tradukoj de la Dia Komedio, kiu antaŭe apartenis al Dante Poliglotta - 284 eldonaĵoj en 49 lingvoj kaj 22 dialektoj - estis donacita en 2020 al la Muzeo Casa di Dante en Florenco kaj ekspozicias nun en unu el la plej belaj ĉambroj de la muzeo.
Ĉi tie Rusaj kaj Ukrainaj vizitantoj povas aŭskulti la apelacion de Uliso en siaj respektivaj lingvoj
Вы созданы не для животной доли, но к доблести и к знанью рождены Бо ви народжені не җивотіти, а знання й честь нести у світ ясний
Enkonduko (esperanto)
Esperanto, kiu fieras pri eĉ tri tradukoj de la Dia Komedio, estas planlingvo prilaborita inter 1872 kaj 1887 de la pola kuracisto kaj lingvisto Ludwik Lejzer Zamenhof ...
Aranda y Sanjuán – 1871
Proza traduko de Manuel Aranda y Sanjuán (1845 – 1900). Unua eldono publikigita en Barcelono en 1871.
Verwey – 1923
Traduko en tercinoj de Albert Verwey (Amsterdam 1865 – Noordwijk 1937), holanda poeto kaj eseisto. Unua eldono publikigita en Haarlem en 1923.
UKRAINA – Svitlana Hlazunova
Mia nomo estas Svitlana Hlazunova. Mi naskiĝis en 1962 en Kherson, urbo en suda Ukrainio. Ekde mia infaneco mi havis grandan pasion por muziko, transdonita al mi de miaj gepatroj. Dum miaj studentaj iaroj mi ĉeestis muzikan lernejon kaj en 1978 mi ricevis piandiplomon. En 1983 mi diplomiĝis ĉe la [...]
RUSA – Katia Ignatieva
Katia Ignatieva estas juna rusa sinjorino naskiĝinta kaj kreskinta sur la bordoj de granda rivero Volga 700 km. for de Moskvo. Post la fino de la lerno-jaroj, puŝita de interesiĝo pri aliaj kulturoj kaj emo vojaĝi kaj malkovri la mondon, enskribiĝas ĉe la fako pri eksterlandaj lingvoj, kie, dank’ al [...]
Hripsime Rita Mkrtĉjan
Hripsime Rita Mkrtĉjan naskiĝis en la urbo Erevan (Armenio) en 1954. Ŝi studis en la Politeknika Universitato de Erevan kaj laboris kiel inĝeniero-energetikisto en unu el la Energetikaj Institucioj de la armena ĉefurbo. Dum longaj jaroj gvidis sekcion en la sama Institucio. Inter ŝiaj ŝatokupoj estas ĵurnalistiko, muziko, teatro, poezio. Ŝi [...]
UKRAINA – Oleksandr Dmytrenko
Oleksandr Dmytrenko, ukraina lingvisto, naskiĝis en 1971 kaj doktoriĝis en 1994 ĉe la Supera Pedagogia Instituto por fremdlingvoj de Kievo. Hodiaŭ li estas profesoro de franca lingvo ĉe la École spécialisée № 49 de la ukraina ĉefurbo, kiu estas instituto por avanaj studoj pri la franca lingvo. ------- Oleksandr Dmytrenko pruntis sian voĉon al Uliso [...]
HISPANA – Pedro Reula Baquero
Pedro Reula Baquero estas hispana muzikisto naskiĝinta en Zaragoza kaj instruisto pri vjolo ĉe konservatorio Federico Moreno Torroba en Madrido. Li vojaĝas tra tuta Hispanio kaj ofte eksterlanden, kiel en Francio, Britio, Italio, Belgio, Nederlando, Svislando, Meksiko kaj aliaj landoj, por doni koncertojn de baroka muziko kun la ensemblo “Músicos [...]
POLA – Przemysław Wierzbowski
Biografio ankoraŭ mankas
Dante kaj Ĉeĥov en Esperanto
Esperantlingva versio de la monologo “Gloto”, prezentita la 3an de aŭgusto 2006 en Florenco por la pluretna publiko de la monda Kongreso de esperanto, kiu estis tie disvolviĝanta. “Gloto” estas la unua parto de tiu spektaklo. La dua parto estas la monologo de Ĉeĥov pri “La malutilo de la tabako” (“О вреде табака”).
Duonserioza lekcio pri Dante kaj Francio
Monologo prezentita la 30an kaj 31an de julio 2015 en Lillo, Francio, por la publiko de la monda Kongreso de esperanto.
Gloto
Temas pri la monologo “Gloto – duonserioza ekskurso en la tradukoj de la Dia Komedio”, kiu estis plurfoje prezentita en la lastaj jaroj...