Francesca da Rimini — Sinfonia fantazio de Čaikovskij in tri partoj
andante lugubre – andante cantabile – allegro vivo
Moskow Radio Symphony Orchestra
Dirigento – Vladimir Fedoseyev
Alte Oper, Frankfurt, 1991
(El You Tube)

Francesca el Rimini (op. 32) estas sinfonia fantazio en Mi minora de Pëtr Il’ič Čajkovskij. La temo estas prenita el la epizodo de Paolo kaj Francesca de la Va kanto de la Infero de Dante Alighieri. Ĝi estis komponita en malpli ol tri semajnoj post vojaĝo al Bayreuth dum kiu Čajkovskij estis unuafoje aŭskultinta La ringo de la Nibelungo de Wagner.  La partituro estis finita la 17an de novembro 1876 kaj prezentata absolute premiere en Moskvo la 25an de februaro 1877, dirigento Nikolaj Rubinštein.

La partituro kiu surhavas dediĉon al la lernanto Sergej Ivanovič Taneev, estis eldonita de Jurgenson en  Moskvo en 1878.
La fantazio dividiĝas en tri partoj, laŭ strukturo ABA.
La komenca parto reprezentas “L’infera ŝtormo, kiu ne haltrestas” (Infero, V, 31), tio estas la vento kiu perforte trenas, tien kaj ĉi tien, la damnitajn animojn de la voluptemuloj.
La centra parto estas la amkanto de Francesca, konfidita unue al solista klarneto kaj evoluinta poste, laŭ tipa procedo de Čajkovskij, per crescendo de sonmaterialoj, ĝis paroksismaj rezultoj.
La sono de la kornoj revenigas fine la protagonistojn al la infera realo: la tempo de la konfeso kaj de la memoro finiĝis, por la geamantoj rekomencas la eterna turmento.

(Fonto Wikipedia)