POLA – Przemysław Wierzbowski
Biografio ankoraŭ mankas
Biografio ankoraŭ mankas
Mia nomo estas Svitlana Hlazunova. Mi naskiĝis en 1962 en Kherson, urbo en suda Ukrainio. Ekde mia infaneco mi havis grandan pasion por muziko, transdonita al mi de miaj gepatroj. Dum miaj studentaj iaroj mi ĉeestis muzikan lernejon kaj en 1978 mi ricevis piandiplomon. En 1983 mi diplomiĝis ĉe la Universitato de Uman, fakultato pri pedagogio kun specialiĝo en muzika edukado. En tiu tempo mi komencis skribi kanzonojn, tekston kaj muzikon. Dum dudek jaroj mi laboris en lernejo de Khrystynivka instruanta muzikon, kanton kaj dancon [...]
Traduko en prozo latina de Giovanni de Bertoldi (Serravalle de Romagna, hodaiŭ Respubliko de San Marino, 1360 – Fano 1445), konata kiel Giovanni da Serravalle, franciskana monaĥo kaj teologo el Romanjo (Romagna), kiu tradukis la Dian Komedion kun komentario en la latina lingvo en la jaro 1416. Unua pres-eldono publikigita en Prato en 1891, en giganta volumo.
Ĉu traduki la Dian Komedion latinen? Eble ankaŭ la episkopo Giovanni Bertoldi el Serravalle estis iom perpleksa, kiam, dum la Konstanca koncilio, iuj liaj britaj kolegoj lin invitis plenumi tiun taskon. Sed tamen je la fino li akceptis [...]
Traduko en blankaj hendekasilaboj de Aleksandr A. Ilyuŝin (n. 1940), rusa historiisto, beletristo, tradukisto kaj poeto. Eldono publikigita en Moskvo en 2008 (unua eldono 1995).
Erekle Shildeli naskiĝis en la tempo de la kartvela civita milito en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, en 1991. Lia familio devenas de Shilda, kartvela vilaĝo en la komunumo Kvareli.
La versoj de Uliso tradukitaj al la kartvela far Konstantin Gamsachurdia
Liana Patarava naskiĝis en 1963 en Ozurgeti, urbo en la regiono Guria, bela monta regiono en okcidenta Kartvelio. Ŝi diplomiĝis pri ekonomio ĉe la Universitato de Tbilisi. Ŝi estas edziĝinta kaj havas tri filojn kaj du nepojn. Ŝi amas arton, poezion kaj verkadon kaj ankaŭ havas muzikan edukadon: ŝia instrumento estas la violono. En la kampo de arto ŝi dediĉis sin al antikva kaj nobla tekniko de oro kaj juvelaĵoj, la cloisonné emajla ornamado, vaste praktikata en Kartvelio ekde la frua mezepoko, kaj ankaŭ partoprenis ekspoziciojn. Tamen [...]
Je la tempoj de Dante la nuntempa Armenio estis regata de Turko-Selĝukoj, sed ekzistis tiam iu armena reĝlando en Kilikio (nomata ankaŭ Malgranda Armenio), kreita de armenaj rifuĝintoj kaj situita ĉe la golfo de Aleksandreto.
Traduko de la tuta poemo en latinaj heksametroj de Giuseppe Pasquale Marinelli, humanisto el la itala regiono Marche (Camerano 1793-1875). Eldono publikigita en Ancona en 1874.