Sergej Rachmaninov — Fancesca da Rimini — La ario de Francesca kantata de la soprano Marina Poplavskaya — Orkestro de Teatro Bolshoj, Moskvo.
Teksto:
 

Francesca el Rimini estas opero en tri scenoj, prologo kaj epilogo de Sergej Vasil’evič Rachmaninov, laŭ libreto de Modest Il’ic Cajkovskij. Ĝi debutis la 11an de januaro 1906°  en Teatro Bol’šoj de Moskvo.

La opero komenciĝas per prologo, situata en la dua rondo de Infero, kie la ombro de Vergilio montras al Dante la voluptemulojn kaj kiel ili estas punataj. La ombroj de Paolo kaj Francesca alproksimiĝas, kaj la junulino rakontas ilian misfortunan amhistorion.

En la unua sceno, Lanceotto preĝpetas Francesca-n lin vere ami, ĉar li timas ke ŝi havas amanton; li ricevas fridan kaj neglekteman respondon. Fakte Francesca estas ankoraŭ ofendita pro la trompo kiu estis al ŝi farita ĉe la geedziĝo: ŝi kredis esti edziniĝinta al la juna frato de Lanceotto, Paolo la bela, kiam male ŝi edzigis per prokuro la malagrablan Lanceotto.  La du bofratoj, fakte, enamiĝis. En la dua sceno Paolo eniras en la ĉambron de Francesca dum Lanceotto forestas, kaj ŝin kisas. Sed la du estas vidataj de Lanceotto, reveninta senaverte, kiu ilin mortigas.

La opero konkludiĝas en la Danta Infero, kie la damnitoj ree ekvojas al sia eterna puno.

(Fonte Wikipedia)