Naskiĝinta en Corrientes, Argentino, en 1950, Rubén Conti doktoriĝis pri farmacio ĉe la universitato de Bona Aero. Dum la universitataj jaroj li konis Magdalena-n, sian studkunulinon, okaze de ekzameno pri Botaniko. Estis tuja amofrapo kaj tiel Magdalena kaj Rubén geedziĝis, en 1974, kaj ili ankoraŭ feliĉe kune vivas.

Rubén laboris iome ĉe farmacia industrio en la argentina ĉefurbo, poste, en 1981, li atingis siajn gepatrojn en Novjorkon, kie li laboris kelkajn jarojn kiel art dealer por la merkato de la usona metropolo, vendante artverkojn. En Novjorko Rubén studis ankaŭ tre profunde komputilan programadon, fako kiu en posta tempo konsistigos bazon de lia nuna laboragado.

Lian definitivan profesian alirejon li trovis en Italio, en Milano, kie li translokiĝis kun la edzino en 1984. Tie li fondis kompanion Intersoftware, en kiu li aplikas la sperton de la farmacia industrio pro tio kio koncernas la procedurajn metodojn. Per la novaj programadlingvaĵoj li kreis, kune kun sia edzino, administran sistemon por etaj kaj mezgrandaj entreprenoj per novigaj metodoj.

——-

Rubén Conti pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Inf., XXVI, 90-142) en la traduko en la hispana de Bartolomé Mitre.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-