Esperanto - Unua libro - 1887

L.L. Zamenhof

L.L. Zamenhof

Esperanto, kiu fieras pri eĉ tri tradukoj de la Dia Komedio (far Enrico Dondi, Kálmán Kalocsay kaj Giovanni Peterlongo), estas planlingvo prilaborita inter 1872 kaj 1887 fare de la pola kuracisto kaj lingvisto Ludwik Lejzer Zamenhof (Bjalistoko 1859 – Varsovio 1917). Ĝi estas senkompare la plej konata kaj utiligata inter kelkaj internaciaj helplingvoj prilaboritaj ek de la deknaŭa jarcento ĝis nun. La Unua Libro pri Esperanto estis eldonita en Varsovio en la jaro 1887.

La fakuloj pri esperanto preferas la esprimon planlingvo kompare kun tiu pli komuna artefarita lingvo, ĉar tiu lasta instigas ekvidi, en la komunikado pere de tiu lingvo, aspektojn de ne natureco kiujn ili kontestas.

Dante ŝajnas ilin pravigi kiam li dirigas al Adamo, ke:

Opera naturale è ch’uom favella,
ma così o così, natura lascia
poi fare a voi, secondo che v’abbella.

La supraj versoj (Par., XXVI, 130-132), en la esperanta traduko de Enrico Dondi, sonas tiel:

Por hom’ estas natura la parolo,
sed lasas la natur’ ke l’ manieron
oni elektu laŭ la propra volo

Ĉiu interesata pri la temo de planlingvoj scias, ke aliaj lingvaj projektoj tiutipaj intervenis, sed neniu el ili havis la disvastiĝon de Esperanto. Plue, neniu alia planlingvo povas fieri pri kompletaj tradukoj de la Dia Komedio, escepte de Interlingua, en kiu ekzistas traduko en tercinoj de la Infero.

Alklaku ĉi tie por pliaj informoj pri la temo PLANLINGVOJ
kaj pri kelkaj ekzemploj de danteskaj tradukoj en kelkaj el ili