Carlo Porta (Milano 1775 – tie 1821) estis la plej elstara poeto en la milana dialekto, kaj liaj tradukoj de kelkaj kantoj de la Dia Komedio nepre meritas specialan mencion. Porta tradukis, pli malpli libere, kvin kantojn de la Infero, parte en sesversaj parte en okversaj strofoj, kaj tion faris kun freŝeco kaj originaleco neatingeblaj en la jaroj inter 1803 kaj 1805, kiam li ankoraŭ ne estis tridek-jara.
La kvin etaj ĉefverkoj estas legeblaj en la reto: alklaku ĉi-tie por legi la unuan kanton, kiu estas la sola kanto tradukita komplete; por la parta traduko de la dua kanto alklaku ĉi-tie; por tiu de la tria alklaku ĉi-tie; por la unua parte de la kvina kanto alklaku ĉi-tie; por la epizodo de Paŭlo kaj Franciska alklaku ĉi-tie; por la sepa kanto alklaku ĉi-tie.