Massimo Somaglino estas teatra aktoro, aŭtoro kaj reĝisoro. Kelkfoje ankaŭ kantisto aŭ muzikisto. Pri sia jam pli ol tridekjarojn longa kariero li volonte memoras la aktoran laboron pro iuj prezentadoj kun Elio De Capitani kaj la Teatro de Elfo, la kvarjaran sperton kun la stabiltrupa teatro de Venetio, la kuniĝon kun Giuliana Musso por la reĝisorado de sukcesaj spektkakloj kiel “Nati in casa” (Hejme naskiĝintaj) (kies kunaŭtoro li ankaŭ estas), “Sexmachine” (Seksmaŝino) kaj “Tanti saluti” (Multaj salutoj), kaj krome la longan personan priesploran itineron kiu engaĝis lin en pluraj teatraj esploroj pri eventoj kaj personecoj de la friula historio: “Zitto, Menocchio!” (Silentu, Menokjo!) pri la herezia opinio de la fama valĉelina muelisto, “Cercivento” (ĉerĉivento) spektaklo kontraŭ la militoj, “Achtung banditi!” (Atentu, banditoj!), teatra koncerto pri la Rezistmilito (eldonita ankaŭ kd-e), “Indemoniate” (demonhavantaj inoj) pri la evento de la virinoj de Verzegnis, kaj aliaj, ĉiuj realigatah kun la sama grupo de artisma laboro.
Ekde kelkaj jaroj li prezentas turnire sian verkon “Lina, Nilde e le altre” (Lina, Nilde kaj la aliaj) pri la virinoj de la Konstitucia Asembleo). Kun la asocio Kinoteatro Eden, kies membrofondinto li estas, li realigis la kurtfilmon “Up/down” (..) kaj la mezfilmon “Carnia 1944”.
Li eldonis la komik-muzikan KD-on “Sclopetadis!”. Lastatempe li sursceniĝis en virina rolo en la komedio “La vita non è un film di Doris Day” (la vivo ne estas filmo de Doris Day) de Mino Bellei, li reĝisoris “L’ùali di Diu”, karnian version de la dramo “Elnemulas” de la hungara verkisto Miklos Hubay kaj li ĵus verkis (kun Carlo Tolazzi) kaj reĝisoris “Tre giovini” (tri junuloj), teatra spektaklo eltirita el la verko de Novella Cantarutti kiu debutis ĉe MIttelfest 2014.
Li estas verkanta kun Claudio deMaglio kaj Claudio Mezzelani la spektaklon “BBQ”, kiu debutos en 2015. Li planas novan verkon pri la Rezistomilito, historion pri la Anarĥio kaj reverkadon de “Histoire du soldat” de Stravinskij. Li emas prezenti publikajn laŭtvoĉajn legadojn, ĉar li diras ke legi al iu estas ankaŭ maniero por malkaŝi parton de si mem kiu aliel penas riveliĝi. Provu por konstati.
——-
Massimo Somaglino pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (90-142) en la friula traduko de Pierluigi Visintin.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:
Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
——-