Filino de profesoro pri muziko, Maria Butan  naskiĝis en 1946 en Caransebeş, ĉemontara urbo de Rumanio, regiono Banato. Muziko kaj poezio lulis shiajn infanaĝon kaj lernejan periodon, kiam ŝi kantis en korusoj kaj gajnis kelkajn konkursojn de recitado. Post universitataj studoj en Cluj ŝi revenis kiel profesorino pri lingvoj en Timişoara, ĉefurbo de Banato, kie instruis francan lingvon, unue en liceo kaj poste en la Fakultato pri filologio. En tiu periodo ŝi organizis spektaklojn de franca kaj rumana poezio kaj literaturajn vesperojn.

Allogata ankaŭ de la arto de danco, jam ekde la universitata periodo en Cluĵ, ŝi kunfondis en1968 dancensemblon en Timişoara, kadre de kiu ŝi dancis kaj realigis dum multaj jaroj prezentadon de kamparkulturaj dancoj de Rumanio, enlande kaj en pluraj europaj kaj aziaj landoj.

En la jaroj 1978 – 2003 ŝi estis lektoro pri franca kaj itala lingvoj kaj  katedrestro de la departamento de modernaj lingvoj, ĉe la Universitato pri agrikulturaj sciencoj de Timişoara. Ŝi nun estas kunlaborantino de la Franca Instituto de Kulturo en la sama urbo.

En 2012 la franca Ministerio pri edukado agnoskis ŝian didaktikan karieron per medalo kaj nomumo kiel kavaliro de la Ordeno “Palmes academiques”.

Ŝi doktorighis pri leksikologio kadre de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino en 1995, kaj partoprenis en diversaj simpozioj de SILF (Societé internationale de linguistique fonctionnelle).

Maria Butan parolas esperanton ekde 1976, multe vojaĝis kaj partoprenis diversajn Internaciajn Esperanto Konferencojn (IEK) en diversaj landoj de la mondo. Ŝi mem organizis tiun de 2006 en Timişoara.

——-

Maria Butan klarigis al Dantepoliglotta ke ĉi tiu foto de ŝi estis farita dum ferioj en Italio, tra la montoj Appennini inter Faenza kaj Firenze, ĉe la malnova montara fervojo inter la du urboj. Tiu fervoja linio, kiu regule funkciis iam, estas nun uzata nur por turismo kaj estas nomata La Faentina, aŭ ankaŭ Treno di Dante, ĉar ĝi estas parto de la antaŭa fervoja linio inter Ravenna kaj Firenze, la du urboj de Dante.

——-

Maria Butan pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la rumana traduko de George Coșbuc.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

Maria Butan pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la franca traduko de André Pératé.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie funkciiginte la aŭdan kunligon.

——-

Maria Butan pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la traduko en la rumana de Eta Boeriu.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

Maria Butan pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la traduko en esperanto de Enrico Dondi.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

Veduta di Caransebeş

Veduta di Caransebeş