Lexi Alioto naskiĝis en Pittsburgh, Pennsylvania, kaj baldaŭ doktoriĝos post la lasta jaro (2013) de la akademia kurso pri teatro ĉe la Hartt School of music dance and theatre de la Universitato de Hartford (Connecticut). Post la doktoriĝo (Bachelor of Fine Arts), Lexi intencas komenci sian aktoran karieron.

Ŝia profesia preparo (aktoraj teknikoj, korpa esprimo, uzo de la voĉo) perfektiĝis pere de partopreno en intensiva deksemajna kurso de studoj pri Shakespeare en Birmingham, Anglio.  Inter ŝiaj aktoraj aperoj oni rimarkigas tiun de la Ĝardeno de l’ ĉerizarboj de Ĉeĥov (rolo de Madame Ranjevskaja), tiun de Light Up The Sky de Moss Hart (rolo de Francis Black), tiun de Rikardo III de Shakespeare (rolo de Lady Anne), kaj la partoprenon en la teatra laboro de la kompanio Hartford Stage pri la verko de Dickens Kristnaska sonorado (Fantoma apero / Nikola).

Lexi asertis ke ŝi multe ŝatis partopreni en la projekto Francesca da Rimini de Dantepoliglotta kaj prunti sian voĉon por la legado de la koncerna belega poezia teksto.

——-

Lexi Alioto pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la angla traduko de Allen Mandelbaum.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

Pittsburgh, Pennsylvania (drawn by T.M. Fowler, 1902)