Laura Lukac Sancin, triestano, esperantisto ekde longa tempo, membras en la estraro de la kultura klubo Ivan Grbec de Triesto kaj en ĝia virina koruso. Ŝi verkas poemojn sentimentoplenajn dediĉitajn precipe al amikeco inter popoloj, al paco kaj al naturo. En la kultura klubo Ivan Grbec oni flegas la antikvajn kutimojn de la slovena minoritato, inter kiuj brodadon per antikvaj signifoplenaj kudreroj, kaj la fasonadon de la tradiciaj kostumoj de Servola (kvartalo de Trieste), kaj la celebradon de apartaj datrevenoj kaj la legadon de literaturaj pecoj. Laura estas unu el la plej aktivaj kaj entreprenemaj membroj.

——-

Laura Lukac Sancin pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la slovena traduko de Andrej Capuder.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

Ĉi sube videblas du brodaĵoj faritaj de Laura Lukac Sancin laŭ la tradicio de la slovena minoritato de Trieste.