La nova sekcio de Dante Poliglotta nomita “Dante por infanoj” estis kreita kiel laboro en progreso komence de 2021 – la Jaro de Dante – per prezentado de kelkaj paĝoj de la libro La Divina Commedia raccontata ai bambini (“La Dia Komedio rakontata al infanoj”) de Annamaria Piccione. La volumo estis eldonita ĝuste en januaro de 2021 fare de la eldonejo Mondadori en Milano, kun la belaj ilustraĵoj de Francesc Rovira, konata kataluna ilustristo de infanaj libroj.
Annamaria Piccione estas sicilia verkisto. Ŝi plejparte verkas por infanoj kaj publikigis ĉirkaŭ cent tekstojn kun ĉefaj italaj eldonejoj pri temoj kiel laŭleĝeco, interkulturo, migrantoj, rasismo kaj militoj. Multaj el ŝiaj verkoj estas tradukitaj en aliajn lingvojn kaj alportitaj al la sceno. Speciala mencio meritas ŝian transponadon por infanoj de la grekaj tragedioj luditaj en la greka teatro de Sirakuzo, en la kadro de la Someraj Klasikaj Prezentoj. Ĉiujare ŝi renkontas milojn da studentoj, al kiuj ŝi provas transdoni sian amon al libroj kaj verkado. Ŝi loĝas inter Sirakuzo kaj Palermo, en domoj fronte al la maro, kun sia edzo, du hundoj kaj ses katoj.

Estis la krepusko.
Sur la tero homoj kaj bestoj pretiĝis por ripozado, dum mi entreprenis mian nekredeblan vojaĝon.
Kiel la antikvaj poetoj, mi alvokis la Muzojn, sed min kaptis necerteco:
antaŭ ol mi malmultaj homoj vizitis la Transmondon.
Ĉu mi estis inda?

Estis printempa nokto kiam ĉio komenciĝis.
Antaŭ ne longe mi estis atinginta la mezan aĝon, sed mi ne estis serena.
Kiel la mondo ĉirkaŭ mi, mi estis alirinta malbelan deklivon
kaj mi ne vidis elirvojojn.

Mi estis sendorma kiam iu stranga torporo min menskonfuzis
kaj mi troviĝis en arbaro densa, malluma kaj hida,
kie mi pasigis horojn da teruro.

Je la lumoj de la tagiĝo mi duonvidis monteton antaŭ mi
kaj mi pensis ĝin surgrimpi.

Post malmultaj paŝoj linko kun makulita felo baris al mi la vojon.
Mi klopodis fuĝi, sed hida leono kun minaca rigardo tion malebligis,
tuj sekvata de feroca lupino bava kaj senkarna.