En la XVIII-a kanto de Paradizo Danto kaj Beatrico supreniras al la sesa ĉielo, tiu de Jupitero, kie ili vidas grandan nombron de brilantaj animoj – la animoj de la Justuloj – kiuj moviĝas sin metante laŭ formo de alfabetaj literoj tiel skribante en la ĉielo frazon kiu estas admono adresata al la surteraj regantoj: “Diligite iustitiam qui iudicatis terram”.

[1] Aliaj brilantaj spiritoj malsupreniras sin metante en la lastan M de la skribo, ĝin transformante iom post iom en la bildon de aglo, simbolo de la Imperio, al kiu laŭ Danto estas konfidita la administrado de la justico surtera.

La animoj de la Justuloj, kolektitaj en la majesta bildo de aglo, donas al ĝi voĉon.

La ĉiela Aglo parolas longe kaj en la kanto XIX asertas ke pli facilas ke eniru la ĉielan regnon nekristano vivinta laŭ la leĝoj de la naturo kaj laŭ la reguloj de la racio ol kristano kiu ne obeis la ordonojn de sia kredo.

Post tio, per la voĉo de la Aglo, Danto atake parolas kontraŭ eĉ dek ses kristanaj princoj regnantaj en liatempa Eŭropo, kiujn li konsideras malbonaj regantoj kaj kies misagoj, en la tago de la Universala Juĝo, aperos skribitaj grandlitere – tiele asertas la Aglo – en la eterna libro de la dia justico.

Iasence ni povas diri ke la ĉiela Aglo prononcas sian severan akuzon profitante ĝuste de la ĉeesto de Danto, eksterordinara vizitanto venanta el la mondo de la vivantoj, por ke li ĝin transdonu al tiuj, kiuj kompetentas, post sia reveno surteren.

La akuza revuo de la Aglo komenciĝas per tiu retorika demando: kion ja povus diri la persanoj, tio estas la nekristanoj, kiam en la tago de la juĝo ili legos la nomojn de tiuj regantoj kaj iliajn misagojn en la granda libro? (Paradizo, kanto XIX, versoj 112-114):

Che poran dir li Perse a’ vostri regi,
come vedranno quel volume aperto
nel qual si scrivon tutti suoi dispregi?

Versoj kiuj sonas tiele en la angla traduko de John Ciardi:

What shall the Persians say to your kings there
when the Great Book is opened and they see
the sum of their depravities laid bare?

Kaj tiele en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo:

Kion al viaj reĝoj diros Persoj,
vidante libron malfermita, kie
iliajn hontindaĵojn oni skribas?

Al tiuj tri versoj sekvas la akuzoj kiuj estas adresataj al ĉiu el la dek ses pritraktataj princoj kaj kiuj estos ĝuste skribitaj en la libro de la eterna dia justico en la tago de la juĝo (versoj 115-148). Ĝenerale temas pri akuzoj pli malpli detale motivitaj, sed en du kazoj, pri reĝo Dionizo de Portugalio kaj reĝo Akono de Norvegio, mankas ajna motivigo.

Hodiaŭ ni dirus ke Dante ne estis politike korekta rilate al tiuj du personoj.

Por legi la versojn 115-148 de kanto XIX de Paradizo la legantoj havas je sia dispono tri hipertekstajn ligojn:
Por la originalaj versoj de Dante alklaku ĉi-tie.
Por la versoj en la angla traduko de John Ciardi alklaku ĉi tie.
Por la versoj en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo alklaku ĉi tie.

——-

En fama komentario pri la Dia Komedio de la svisa-itala beletristo Giovanni Andrea Scartazzini (1837 – 1901), reviziita kaj riĉigita en 1928 fare de Giuseppe Vandelli (1865 – 1937), la laŭgrada transformiĝo de la litero M en la bildon de aglo estis ilustrita per la jenaj tri desegnoj:

Kaj jen la ilustraĵo de Gustavo Doré kiu reprezentas la animojn de la Justuloj dum ili moviĝas kaj kolektiĝas en la bildon de la ĉiela Aglo:


[1]« Amu la justicon, vi kiuj regas la Teron ».