Por inde inaŭguri la novan “Projekton Uliso” de nia retejo ni pensis omaĝi niajn vizitantojn per agrabla surprizo:  la rakonto de la lasta vojaĝo de Uliso, entenata en kanto XXVI de la Infero, en la latina traduko en heksametroj verkita de Giuseppe Pasquale Marinelli, humanisto el la itala regiono Marche (Camerano 1793-1875), kiu tradukis al la latina la tutan Komedion de Dante kaj publikigis ĝin en Ancona en 1874.

Dante, Infero, Kanto XXVI, versoj 90-142
Latina traduko de Giuseppe Pasquale Marinelli

Por la legado de latinaj versoj oni ne aplikas ĉi tie la klasikan “kvantan” metrikon, sed tiun kiu estas kutime uzata hodiaŭ en modernaj lingvoj  por esprimiva legado de poeziaj tekstoj.  La prononco latina ĉi tie uzata estas tiu kutima en la italaj klasikaj lernejoj.

Por aŭskulti la legadon de ĉi tiuj versoj per la voĉo de Giuliano Turone, aŭtoro kaj respondeculo de la retejo Dante Poliglotta, alklaku ĉi sube: