Virginia Jewiss estas usona akademiano pri itala literaturo kaj Dante. Ŝi doktoriĝis pri itala literaturo ĉe la Universitato Yale kaj instruis en la Roma kampuso de Dartmouth College kaj Trinity College antaŭ ol reveni al Yale, kie ŝi nuntempe estas Lecturer in the Humanities kaj Direktoro de la programo Yale Humanities en Romo. Ŝi tradukis la verkojn de multaj italaj aŭtoroj kaj kinoreĝisoroj, inkluzive de Gomorra de Roberto Saviano, Vita de Melania Mazzucco, kaj scenarojn por Paolo Sorrentino kaj Gabriele Salvatores.

En 2008 ŝi publikigis en la itala, por la eldonejo Mandragora en Florenco, redukton de la Infero de Dante dediĉita al element-lernejaj infanoj, kun la titolo Il viaggio di Dante: un’avventura infernale (“La vojaĝo de Dante: infera aventuro”). La libro, ilustrita de Aline Cantono di Ceva, ankaŭ estis publikigita en la angla de la sama eldonejo en 2009 kun la titolo Dante’s journey, an infernal adventure.

En 2013 Virginia Jewiss verkis interesan eseon kun la titolo “”Hell for kids: translating Dante’s Divine Comedy for children””, publikigita en la volumo de diversaj aŭtoroj Translation right or wrong. [1]  En sia eseo Jewiss konsideras iujn aliajn infanajn tradukojn de la Komedio de Dante, post kio ŝi priskribas sian verkon jene:

“”Dum la transforma traduko de John Agard celas junajn adoleskantojn, la mia celas probable la plej junan Dante-spektantaron: kvar- ĝis dek-jaraj. Dante’s journey, an infernal adventure (“La vojaĝo de Dante, infera aventuro”) estas certe la plej mallonga presita versio: ĝi konsistas el dek unu aroj de po tri rimaj distikoj plus unu fina distiko por entute tridek kvar, omaĝe al la danteska tercino kaj al la nombro de kantoj de la Infero. La versformo kaj metriko memorigas sennombrajn aliajn infanlibrojn. Kaj same kiel  tradukistoj deknaŭ-jarcentaj dependis de Pilgrim’s Progress de Bunyan por prunti rakontan konatecon al la stranga vojaĝo de Dante, mi apogis min al nuntempaj plej ŝatataj por alporti Dante en infanan mondon: kiel Max en Where the wild things are (”Kie estas la sovaĝaj monstroj”) de Maurice Sendak, la malgranda Dante estas sendita al sia ĉambro pro malbonkonduto kaj alvenas al mistera arbaro. Dank’ al la bildstrio Calvin kaj Hobbes de Bill Watterson, la plej ŝatata pluŝa ludilo de infanaĝa Dante – ia pluŝbesta Vergilio – estas efektive viva kaj pli saĝa ol lia homa kunulo. Junularaj versioj de la poemo delonge ekzistas, sed prefere ol produkti alian duonlernejan interpretadon, konstruata laŭ la kutima lerneja instrumaniero de la Komedio, mi strebis al io, kiu transdonu la aventuran karakteron de la poemo kaj ĝian tujecon. Do, ĉi tie ne estas voluptemuloj, nek sodomiistoj, simoniistoj aŭ memmortigantoj, kvankam ili estas fundamentaj je la “alta” versio de l’ poemo, kaj estas inter la momentoj, kiujn mi plej emfazas, kiam mi instruas Dante’n al universitataj studentoj. Prefere ol memorigi miajn junajn legantojn pri tio, kion al ili mankas, mi prezentas temojn, kiujn ili ĉiuj konas eĉ troe: avideco, kolero, perforto, mensogo kaj malico.

“”Mi unue verkis la vojaĝon de Dante en la itala lingvo, kaj poste, laŭ la peto de la eldonisto, verkis anglan version. Traduki min mem prezentis serion da neatenditaj defioj, precipe ĉar la itala versio enkorpigis tiom multajn lingvajn eĥojn de la originalo. La itala versio ne povis ne komenci per referenco al la fama ‘Nel mezzo del cammin’ de Dante (tial mi komencas kun ‘Nel mezzo della notte’) kaj nepre devis finiĝi per la vorto stelle. Tamen, en la angla lingvo, tia rekta leksika rilato kun la originalo povas esti nur proksimuma. En ambaŭ lingvoj mi strebis al poezia ludemo, kiu reliefigu la danteskan sistemon de kontrapaso. Tiel la koleraj animoj fumas kaj la perfortuloj bolas en sia propra suko. La ilustraĵoj de Aline Cantono di Ceva bildigas la lingvajn vortludojn, kaj multaj el ili realigas ian formon de bilda traduko ludante je la konataj bildoj de la Infero de Doré. Kun la helpo de Vergilio, Dante ekkomprenas, ke “vera paradizo” estas hejme, kaj ili revenas de la Infero sur la teron, al la varmeco de sia lito.””

ooOoo

 

ooOoo

Jen ili nun estas en malhela arbaro,
kaj la densa mallumo kaŭzas egan timon!
Dante bremsas, kaj ankaŭ tremas: “Pli bone ne.
Eniri tien? ne, mi ne volas tion. “
“Venu”, diras Vergilio “ĉu mankas al vi kuraĝo?
Mi pensis, ke vi volas fari ĉi tiun vojaĝon. “

ooOoo

ooOoo

 

Ili nun renkontas perfortulojn,
kies animo estas ege tro varma.
“Dante,” diras Vergilio, “ni atentu nun:
tiu, kiu faris malbonon, ĉi tie bolas en sia propra buljono.
Se vi vundas viajn amikojn, vi vundas vin mem.
Do nun trankviliĝu, vi alie boligitos.”

ooOoo

ooOoo

[1] Susana Bayó Belenguer, Eiléan Ni Chuilleanâin & Cormac Ó Cuilleanâin (Eds), assisted by Giulia Zuodar, Translation right or wrong, Four Courts Press Ltd, Dublin, Ireland, and Portland, OR, 2013, pp. 78-90.