John Agard estas brita poeto naskiĝinta en Georgetown, Gujano, en 1949, kaj loĝanta nun en Anglio. En 2009 li publikigis The Young Inferno (“La juna Infero”), transforman version de la danteska poemo por adoleska publiko. Ĉi tiu versio, ilustrita fare de la japana artisto Satoshi Kitamura, prezentas junan ĉefrolulon (Dante-knabon portantan kapuĉon kun la vorto Hell), kiu vojaĝas al la submondo kun fabela majstro Ezopo, anstataŭ Vergilio, kiel sia gvidanto.

Ankaŭ en la versio de Agard, same kiel en la samtempa versio de Virginia Jewiss, Dante estas multe pli juna kaj havas saman aĝon kiel la legantoj. Krome, “la prozo cedas lokon al poezia formo, kiu tre atentas la lingvon kaj strukturon de la versoj de Dante kaj kiu emas lude konkurenci kun ili”.

La rimoj de Agard rememorigas la tercinojn de Dante, sed samtempe la monstraĵoj de la infero moderniĝas, kaj ĉi tie unuflanke aperas Frankenstein ludanta gitaron, aliflanke aperas nuntempaj roluloj, kiel George W. Bush kaj Tony Blair. Krome, “la ĉeesto de Ezopo pliigas la rakontan potencialon de la tri bestoj blokantaj la vojon de Dante kaj permesas al Agard korpigi multe pli da bestoj, tradicia elemento de porinfana literaturo, ol troveblas en la originalo”.

Atinginte la fundon de Infero, la juna Danto de Agard revenas al la tero tra kaptilpordo, kiu malfermiĝas al iu biblioteko. Tie li vidas knabinon kaj demandas ŝin: “Ĉu vi estas la bona feino?”. Ŝi estas Beatrico. Ili forlasas la bibliotekon kaj eniras florvendejon.

En la mezo de mia infaneca miremo
mi vekiĝis kaj troviĝis en arbaro
kiu estis – kiel diri? – sovaĝa kaj senluma.
Neniu lumero. Neniu briletanta stelo.
La tuta afero estis harstariga kaj iel haŭtjukiga.
Mi ankoraŭ tremas en miaj sportŝuoj nur pensante
pri tiuj harhirtigaj monstroj kaŭrantaj kaŝe en la folioj,
kaj pri la morto mem, sin maskanta per ridetaĉo,
kaj antaŭprovanta siajn flustrojn al la vento.
Unumomente mi estas tie, ordiganta mian ĉambron.
Poste mi aŭskultas la salton de mia koro
kun neniu direkto, nur multaj melankoliaj vojoj.
Eble morgaŭ mi forvekiĝos el ĉi tiu koŝmaro.
Tamen nun ĉi tiu sovaĝejo estis verega.
Jes, mi naĝadis en lageto de timo.

 

Mi ne povis distingi la nordon de la sudo, la okcidenton de la oriento.
Subite leopardo staris antaŭ mi.
Mi kriegis “For de mia vojo, ho makulita besto!”
Nun leono fiksrigardis min
skuanta sian oran kolhararon kun granda muĝo
kaj brutale blokanta miajn paŝojn.
Poste lupino aperis ululanta sangosoifante.
La aero tremis pro la bruo kaj mi min demandis
Kial mi? Ĉu mi similas al Kapuĉineto?

 

Mi pripensis la signifon de ĉi tiuj tri kreaĵoj.
Leopardo. Leono. Lupino –
ĉiuj terurmienaj, tamen iel serenaj.
Tiam malhela viro aperis super arbopinto.
Ne pli alta ol nano, li parolis desupre.
“Mi estas via ĉiĉerono”, li diris. “Mia nomo estas Esopo”.

ooOoo