Kazuo Okuma, japana ĵurnalisto, naskiĝis en Tokio en 1937. Li doktoriĝis en Priscienca Historio kaj Filozofio en 1963 ĉe la Tokia Universitato kaj tuj eklaboris por la tagĵurnalo Asahi Shimbun, unu el la plej gravaj japanaj tagĵurnaloj, kiun li lasis nur en 1990 por sindediĉi al universitata instruado ĉe la Hom-Scienca fako de la Universitato en Osaka, kie li gvidas specialigan kurson pri socia asistado.

Ekde la komenco de sia ĵurnalisma kariero li enprofundiĝis en la sociajn problemojn kaj, aparte, en la pritrakto de la mensmalsanuloj, publikigante sur sia tagĵurnalo serion de esplorartikoloj pri la japanaj frenezulejoj. Li eldonis poste pri la sama temo denonclibron, titolitan Frenezulejaj Pavilonoj, eldonita de Asahi Shimbun mem. Por verki tiun ĉi libron , jam vendita en pli ol 300.000 ekzempleroj, kaj kiu unuafoje konigis al la japana socio la brutalan realon de la frenezulejoj, Kazuo Okuma enhospitaliĝis dum dek du tagoj ĉe privata frenezulejo en Tokio, ŝajnigante sin paciento.

Ekkoninte la psikiatran reformon enkondukitan en Italio per la Leĝo Basaglia (leĝo n.ro 180 de 1978), Kazuo Okuma organizis en la okdekaj jaroj kelkajn studvojaĝojn en Italion, kune kun japanaj psikiatroj, kaj pristudis la efektivan ŝanĝon aktivigata en ĉi tiu lando dank’ al la reformo de la servoj pri mensa sano. Poste li publikigis serion de artikoloj en  kelkaj revuoj inkluzive de la semajna revuo Asahi Journal de la tagĵurnalo Asahi Shimbun, poste publikigitaj en volumo fare de la eldonejo Iwanami Shoten sub la titolo “Italio kiu forlasis la frenezulejon kaj Japanio kiu ĝin plutenas”.

En 2008 li ricevis Premion Basaglia de la samnoma Fondaĵo.

Kazuo Okuma estas ankaŭ lirika kantisto. Li komencis kanti 37-jara kaj fieras ke en 1990 li estis la ĉefrolanto de Rigoletto de Giuseppe Verdi.

Kazuo Okuma pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Infero, XXVI, 90-142) en la traduko en la japana de Heizaburō Yamakawa.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
Por legi la transskribon de la versoj en latinaj literoj, dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-