Tina Anselmi naskiĝis la 25-an de marto 1927 en Castelfranco Veneto en la provinco de Treviso.  Ŝi estas itala politikisto kaj notinda membro de la Itala Rezisto dum la Dua Mondmilito.

Tina Anselmi aliĝis 17-jaraĝa al la Rezisto en 1944 post kiam ŝi vidis la mortpendigon de grupo de junaj partizanoj fare de nazifaŝistoj.  Ŝi aniĝis en la brigado Cesare Battisti kaj en tiu jaro aliĝis al la Kristan-Demokrata partio.  Post la Dua Mondmilito ŝi rolis en kristanaj sindikatoj, estis vicprezidento de la Eŭropa Unio de Inoj kaj estris la junularon de la Kristan-Demokrata partio.  De 1968 ĝis 1987 ŝi estis itala parlamentano reelektita kvinfoje en la distrikto Venecio-Treviso.  Ŝi deĵoris trifoje kiel subministro en la Lavoro-departemento kaj en 1976 ŝi fariĝis la unua membrino de itala kabineto, elektita kiel Ministro pri Lavoro de Giulio Andreotti.  Sekve ŝi kelkfoje spertis la rolon de Ministro pri Sano.

Tamen, Tina Anselmi estas plej bone konata en Italujo kiel la ĉefa instiganto de la itala leĝo pri egalaj ŝancoj pri kiuj ŝi luktis dum sia tuta politika vivo.  En 1981 ŝi estis la estro de la Parlamenta Komisio de enketado pri la Framasona Loĝio P2 (Commissione parlamentare d’inchiesta sulla Loggia massonica P2) kaj ŝi verkis ĝian finan raporton, kiun oni aprobis en 1984.

(Fonto: Vikipedio)