Giampaolo Samà estas itala-argentina aktoro, docento kaj fotisto. Naskiĝinta en Paola (provinco Cosenza, Kalabrio) en 1970, li forĝiĝas kiel aktoro ĉe la Akademio de Drama Arto de Kalabrio kaj ĉe la Akademia Teatralna de Varsovio. En 1996 li partoprenas la spektaklon Sidà e l’uomo dal fiore
En 2007, post kelkaj vizitoj al Argentino, li migras al Buenos Aires kie daŭrigas sian karieron de aktoro kaj teatra fotisto kunlaborante kun reĝisoroj kiel Macarena Trigo, Francisca Ure, Oscar Araiz, Enrique Federman, Román Podolsky, Agustín Mendilaharzu, Walter Jakob kaj Claudio Tolcachir. Kun tiu lasta li laboras en kelkaj spektakloj, inter kiuj El viento en un violín [“la vento en violono”], por kiu li ricevas kandidatigon al Premio Teatro del Mundo en kategorio Fotografio (2010/11). En 2012 li ricevas Specialan Mencion de la Ĵurio en la Konkurso de la Legislatura de la Ciudad de Buenos Aires por Fotografia produktado.
Lamérica, lia unua spektaklo kiel aŭtoro, akiras sukceson ĉe publiko kaj ĉe kritiko kaj ricevas en 2013 la arĝentan medalon de la Internacia Premio Il Teatro Nudo di Teresa Pomodoro en Milano.
Lia dua monologo, El viaje, una comedia poco divina [“La vojaĝo, komedio ne tro dia”], kunreĝisorata kun aktorino Miriam Odorico, lia edzino, komencas sian vojon sub la plej bonaj aŭspicioj ĉe la teatro Timbre4 de Buenos Aires.
Tiu lasta spektaklo – kiu originas el esplorlaboro pri la Dia Komedio kaj burleska teatro, komencita en la jaroj de Romo – estas ankaŭ selektita en la eldono 2016 de la jam menciita Internacia Premio Il Teatro Nudo de Milano. Alklaku ĉi tie por vidi la trailer de la spektaklo.
Li ankoraŭ loĝas kun sia edzino en Bonaero, kie li, ekde 2014, estas instruisto pri teatro ĉe la itala lernejo “Cristoforo Colombo”. De la fenestroj de lia loĝejo videblas Rio de la Plata, kiu – li diras – “kelkfoje trompas min simulante esti maro”.
La retejo de Giampaolo Samà estas http://www.giampaolosama.wix.com/ph.
——-
Giampaolo Samà pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto XXVI, 90-142) en la hispana traduko de Bartolomé Mitre.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:
Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
——-