Temas pri la monologo “Gloto – duonserioza ekskurso en la tradukoj de la Dia Komedio”, de kaj kun Giuliano Turone, kiu estis plurfoje prezentita en la lastaj jaroj en pluraj lokoj. La monologo naskiĝis preskaŭ spontanee ek de la unua embrio kreiĝinta dum amika vespero kaj evoluinta tre baldaŭ ĝis alpreno de la definitiva formo en 2005. Aparte, la video alirebla de tiu paĝaro estis filmita dum la prezento de la 24-a de novembro 2009 ĉe la Milana Filologia Klubo.

Alklaku ĉi tie por vidi kaj aŭskulti la esperantlingvan version kune kun “La malutilo de la tabako” de Ĉeĥov.