Gianni Mantesi, pseŭdonimo de Giovan Battista Marchesini, estis itala aktoro kaj dublisto naskiĝinta en Romo en 1924. Li vivis en Milano kun la edzino kaj kolegino Grazia Migneco. Li forpasis la 11an de septembro 2014.
Li frekventis la Dram-Artan Akademion en Romo kaj, samtempe, la Fakon pri Literaturo ĉe Universitato La Sapienza, ĉiam en Romo. En la universitata trupo, ĉe Teatro Ateneo, li komencis siajn spertojn kun Giulietta Masina, Anna Proclemer, Ennio de Concini kaj debutis poste kiel profesiulo kun Ruggero Ruggeri.
Ankoraŭ ne dudekkvinjara li komencis partopreni la spektaklojn de la Piccolo Teatro de Milano, sub la reĝisorado de Giorgio Strehler. Okaze de unu el la unuaj spektakloj – Rikardo la Tria de Ŝekspiro – li konis en 1950 aktorinon Grazia Migneco kun kiu li edziĝis du jarojn poste. Li daŭre partoprenis la spektaklojn de la Piccolo Teatro dum tre longa tempo, en gravaj roloj, ĝis la lasta Campiello de Goldoni (600 reenscenigoj).
Li laboris kun preskaŭ ĉiuj italaj Stabiltrupaj Teatroj kaj krome kun Visconti, Zeffirelli, Anna Magnani, Massimo Castri kaj aliaj.
Li laboris multe kiel dublisto, ankaŭ kiel direktoro, dublante inter aliaj, doktoro Quincy en la samnoma usona televida serio. Li partoprenis plurajn televidajn scenromanojn, inter kiuj E le stelle stanno a guardare (“kaj la steloj rigardadas”) kaj La freccia nera (“La nigra sago”), ambaŭ reĝisorataj de Anton Giulio Majano.
Li instruis aktoradon ĉe C.T.A. (Centro Aktiva Teatro) de Milano kaj ĉe la Teatro Nuovo de Torino.
Ek de la okdekaj jaroj li kunmetis propran teatran trupon al kiu partoprenis spertpruvitaj aktoroj, kiel lia edzino Grazia Migneco, Enrico Bertorelli, Maurizio Scattorin, Augusto Di Bono, Nicoletta Ramorino kaj aliaj. Kun tiu trupo li surscenigis, en 1985, La guerra di Troia non si farà (“La Trojan militon oni ne faros”) de Jean Giraudoux kaj, pli poste, Avevo più stima dell’idrogeno (“Mi pli estimis hidrogenon”) de Carlo Terron, Gigi de Colette, Sei personaggi in cerca d’autore (“Ses roluloj serĉantaj aŭtoron”) de Pirandello kaj aliajn spektaklojn laŭ tekstoj, inter aliaj, de Dacia Maraini, Giorgio Gaber, Luca Marchesini, Glauco di Salle.
Ek de la naŭdekaj jaroj li laboris ofte kune kun sia edzino Grazia Migneco en mallongaj sed tre altvaloraj spektakloj, kiel Una coppia di single (“Paro de unuopuloj”), de Carlo Terron (eltirita el la taglibroj de Leono Tolstoj kaj de lia edzino), kaj Lui, lei e… io n’esco (vortludo pri la nomo de la verkisto, signifanta “Li, ŝi… kaj mi eliras de tie”), mozaiko de pecoj pri la paro-vivo, eltirita el la verkoj de Eugène Ionesco, kreita el ideo de Mario Mattia Giorgetti.
——-
Gianni Mantesi pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la originalajn versojn de Dante kiuj rakontas la lastan vojaĝon de la heroo (Infero, Kanto XXVI, versoj 90-142).
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:
Por aŭskulti la saman legadon fone akompanatan de la sinfonio de Claudio Monteverdi el la opero Il ritorno di Ulisse in patria (“La reveno de Uliso al sia patrolando”), alklaku ĉi sube:
——-
Por vidi la tutan spektaklon Lui, lei e… Io n’esco, kun Grazia Migneco kaj Gianni Mantesi (en la itala), alklaku ĉi tie