Liana Patarava naskiĝis en 1963 en Ozurgeti, urbo en la regiono Guria, bela monta regiono en okcidenta Kartvelio. Ŝi diplomiĝis pri ekonomio ĉe la Universitato de Tbilisi. Ŝi estas edziĝinta kaj havas tri filojn kaj du nepojn. Ŝi amas arton, poezion kaj verkadon kaj ankaŭ havas muzikan edukadon: ŝia instrumento estas la violono. En la kampo de arto ŝi dediĉis sin al antikva kaj nobla tekniko de oro kaj juvelaĵoj, la cloisonné emajla ornamado, vaste praktikata en Kartvelio ekde la frua mezepoko, kaj ankaŭ partoprenis ekspoziciojn. Tamen ŝi ankaŭ ŝatas malpli kompleksan manan laboron, kiel trikado kaj brodado.

 

 

 

 

 

 

 

 

Liana Patarava pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la kartvela traduko de Konstantin Gamsachurdia.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

 

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

Por legi la kartvelajn versojn en latina transkribo dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

ooOoo

ooOoo

ooOoo

Pejzaĝo de Guria, la bela montara regiono de okcidenta Kartvelio