Erekle Shildeli

Erekle Shildeli naskiĝis en la tempo de la kartvela civita milito en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, en 1991. Lia familio devenas de Shilda, kartvela vilaĝo en la komunumo Kvareli, situanta ĉe la piedo de la suda deklivo de Kaakheti Kaŭkazo.

Lago de Kvareli en regiono Kakheti

Post postvivado de la rusa okupado somere 2008, Erekle Shildeli diplomiĝis kun honoroj kaj komencis sian altedukon ĉe la Universitato de Ilia, fakultato pri Arto kaj Scienco. Tie li interesiĝis pri politiko helpanta fondi studentan movadon kontraŭan al registara politiko. Pro tio li estis devigita forlasi la universitaton. En 2011 li daŭrigis siajn studojn ĉe la Malferma Universitato, jura fakultato. Seniluziigita de leĝo, en 2012 li ŝanĝis fakultaton denove kaj diplomiĝis pri ekonomio kaj financoj en la Universitato Eqvtime Takaishvili en Tbiliso, urbo, kie li estis edukita de liaj onkloj post kiam lia patrino iris labori en Italio.

La urbo Tbilisi 

En majo 2016 Erekle vojaĝis al Ukrainio, kie 25-jara li laboris kiel financa direktoro por turisma kompanio. Li tiam decidis translokiĝi al Italio, aliĝi al siaj patrino kaj frato, kaj komencis studi ĉe la Universitato de Milano, fakultato pri Politikaj Sciencoj por Internaciaj Rilatoj.

Tbilisi – Ponto de la Paco
Tbilisi – Klinita turo


En 2018, Erekle Shildeli kaj grupo de liaj amikoj kreis klubon de junaj kartveloj en Milano kaj nomis ĝin “Milano2018 დან“. La nomo kombinas la latinajn kaj kartvelajn alfabetojn (Milano2018dan, kiu signifas “Milano ekde 2018”), por konservi ligojn kun sia lando. Erekle estas ankaŭ la fondinto de kartvela Ngo-asocio, kies ĉefa celo estas doni subtenon al kartvelaj enmigrintoj kaj studentoj, por administri la italan burokration.

Questa immagine ha l'attributo alt vuoto; il nome del file è Kvareli-il-Monastero-di-Nekresi.jpg
Kvareli – Monasterio Nekresi

———

Erekle Shildeli pruntedonis sian voĉon al Uliso kaj legis la relativajn versojn (Infero, Kanto XXVI, 90-142) en la kartvela traduko de Konstantin Gamsachurdia.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube

——-

Por legi la versojn aŭskultante la legadon, alklaku ĉi tie kaj aktivigu la sonligon de la tekstopaĝo.

Por legi la kartvelajn versojn en latina transskribo aŭskultante la legadon, alklaku ĉi tie kaj aktivigu la sonligon de la teksta paĝo.

——-