Je la epoko de Dante la senjoro de Milano estis Matteo I Visconti, kiu dum sia senjorio pliigis sian regadon tra la tuta Lombardio kaj parto de la ĉirkaŭantaj regionoj, enprenante ankaŭ la urbojn Bolonjo kaj Ĝenovo. La ilustraĵo aperanta en ĉi tiu paĝo reprezentas la bareliefon kun busto kaj blazono de Matteo Visconti, kiu aperas sur unu el la eksteraj muroj de la baziliko Sankta Eŭstorĝo, unu el la preĝejoj plej antikvaj kaj famaj de la lombarda metropolo.

La kulto de Dante, kiu en Milano estas rimarkinde antikva, kuntrenis ankaŭ la familion Visconti, kies regado daŭris ĝis la duono de la XV jarcento, tiel ke la Dia Komedio estis renome la preferata legaĵo de ĝia lasta suvereno, Filippo Maria Visconti.

Ne estas tiom mirige, do, se la milana dialekto estas, inter la italaj regionaj dialektoj, tiu kiu havis la plej altan nombron de tradukoj de la Dia Komedio.  Kvankam Dante, siaparte, konsideris la milanan dialekton kiel unu el la plej malbelaj dialektoj de Italio, kaj tion skribis sen troaj komplimentoj en sia verko De Vulgari Eloquentia.  Evidente, milanaj dialektaj poetoj ne estas speciale ofendiĝemaj.

Jen la paĝo de De Vulgari Eloquentia (Lib. I, Ĉap. XI), kie oni parolas pri la milana dialekto, en la itala traduko de Gian Giorgio Trissino (1529), humanisto de la urbo Vicenza:

La unua kiu sin elprovis pri la tasko traduki al la milana la poemon de Dante, proksimume en 1805, estis Carlo Porta, nepre la plej elstara el la dialektaj poetoj milanaj de ĉiuj tempoj, kiu tamen tradukis nur la vere unuajn kantojn de la Infero.

Rilate al Francesca da Rimini, Carlo Porta limigis sin je traduko de la jenaj dekses versoj (Inf., V, 127-138), kiuj tamen estas vere malgranda ĉefverko:

Por aŭskulti  la legadon de ĉi tiuj versoj pere de la voĉo de Giuliano Turone, aŭtoro kaj respondeculo de la retejo Dantepoliglotta, alklaku ĉi sube:

——-

La unua kiu tradukis al la milana la tutan kantikon de la Infero estis Francesco Candiani, kiu dediĉis sian verkon al generalo Giuseppe Garibaldi, en 1860.

Por legi la versojn de Francesca da Rimini (Inf., V, 88-142) en la milana traduko de Francesco Candiani, kaj por aŭskulti ĝian legadon pere de la voĉo de Alma Brioschi, alklaku ĉi tie.

Por aŭskulti rekte la legadon de Alma Brioschi alklaku ĉi sube:

Por vidi la retpaĝon de Alma Brioschi alklaku ĉi tie.

——-

Dum la XX jarcento la tuta Komedio de Dante estis tradukita al la milana dialekto dufoje:  fare de Giuseppe Monga (1947) kaj Ambrogio Maria Antonini (2004).

Por legi la versojn de Uliso (Inf., XXVI, 90-142) en la milana traduko de Ambrogio Maria Antonini, kaj por aŭskulti ĝian legadon pere de la voĉo de Elio Aldrighetti, alklaku ĉi tie.

Por aŭskulti rekte la legadon de Elio Aldrighetti alklaku ĉi sube: