Ghislaine Avan estas franca mult-disciplina artisto, naskiĝinta en Châtellerault, departemento de Vienne. Koreografo, frapa kaj nuntempdanca dancistino, videografisto kaj filmomuntisto, ŝi faras el sia arto vivmanieron.
En 1995 ŝi estas en Novjorko prenante lekciojn de la granda frapdancisto Chuck Green kaj akiras en la jaro 2000 la Fulbright studentallason al plua disvolviĝo de sia tekniko kun Roxane Butterfly. En 1997 Ghislaine Avan kreas la Compagnie Tempo Cantabile, publikutilecan asocion, kiu specialiĝas en la sektoro de performancaj artoj, kun ŝi mem kiel arta direktoro. En la kadro de ŝia Compagnie, Ghislaine renovigas la koreografian lingvaĵon de frapa dancado. Ŝia partopreno tuŝas same la mondojn de nuntempa danco kaj nuntempa muziko kaj ŝi kunlaboras kun multaj muzikistoj kiel Claude Barthélemy, Lorenzo Pagliei, Ramón López, Hélène Breschand kaj Alexandre Yterce. Je l’ muziko de ĉi lasta ŝi realigis en 2006 la koreografan reprezenton “Sojlo”, el kiu la bildo ĉi sube estas prenita.
Por sia esploro pri koreografio, ŝi ricevas subtenon en Francio fare de institucioj, kiel la Ministerio de Kulturo, la Regiono Pays de la Loire, la Urbo de Le Mans, la Ĝenerala Konsilio de Val-de-Marne kaj aliaj.
En 2006 Ghislaine Avan komencis multimedian laboron bazitan sur la Dia Komedio de Dante Alighieri, el kiu la projekto “Le LA du Monde” devenis. Ĉi tiu estas filmo en pluiro: ekde 2006, Ghislaine filmis amason da viroj kaj virinoj tra la tuta mondo, kiuj legis pecon de la Dia Komedio, ĉiu en sia propra lingvo. Ĝis nun ŝi filmis ĉirkaŭ du mil homojn, en preskaŭ kvindek lingvoj kaj dialektoj kaj en pli ol sescent lokoj. La celo estas, ke ĉiuj kontinentoj estu reprezentataj.
La titolo de l’ projekto havas plurajn signifojn: la LA de l’ mondo, kiel komencpunkto de ĉio, sed ankaŭ kiel muziknoto solfeĝa al kiu ĉio alia devus esti agordita. La lasta celo estas 2021, por starigi, en la sepa centjariĝo de la morto de Dante, mondan instaladon titolotan “Dia Babelo”: tio estas granda kvanto da pecoj eltiritaj el la cent kantoj de la Komedio, kolektotaj en 24-hora filmo kaj legitaj fare de homoj tra la tuta mondo, de diversaj devenoj kaj nacioj kaj en malsamaj lingvoj.
Se vi deziras vidi kaj aŭskulti specimenon de “Le LA du Monde“, alklaku ĉi tie. Se vi deziras vidi kaj aŭskulti aliajn partojn de la sama projekto, alklaku ĉi tie.
ooOoo
Ghislaine Avan pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la Franca traduko de André Pératé.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:
—
Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
ooOoo
Ghislaine Avan pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la Franca traduko de Lucienne Portier.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:
—
Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
ooOoo