Ester Viviani Giaretta estas kantant-aktorino de Padova kaj ŝi prezentis la repertuaron de Pirandello, De Filippo, Goldoni kaj aliaj samtempaj verkistoj. Ŝi organizis kaj rolis en pluraj spektakloj, iu inspiritaj al vivo de famaj kantistinoj, aliaj al personecoj kiuj havis gravan rolon en la itala aŭ aparte padova vivo. Cele al retrovo de muzikaj riĉaĵoj kiuj estas malaperantaj, ŝi surscenigas tre sukcese novajn versiojn de la plej famaj operetoj ankaŭ instrucele. Kunlabore kun padovaj fotistoj ŝi surscenigas spektaklon de muziko kaj bildoj dediĉitan al Padovo, al ĝia historio kaj al ĝiaj famaj personecoj.

Ŝi partoprenis la spektaklon Tra le pieghe della P2. Potere e Paillettes in un’Italia senza memoria de Anna Vinci, inspirita al la vivo de Tina Anselmi, prestiĝa politika personeco de la respublikana Italio. Nuntempe Ester Viviani turneas prezentante la spektaklon Storie della Italia – Il Ventennio visto dal basso, de Daniele Alfonsi, rakonto pri la vivo de junulino, kies nomo estas Italia, kiu kreskas en la Padovo de la faŝisma periodo.

Ester Viviani Giaretta pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (82-142) en la traduko en la padova dialekto de Emanuele Munari.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.