En la florplena valeto de AntaŭPurgatorio Dante kaj Vergilio, gvidataj de Sordello, vidas la animojn de la maldiligentaj princoj. Ĉi tie Dante citas la unuan fojon Bohemion, ĝin indikante per la nomoj de ĝiaj du riveroj Moldavo, ĉeĥe Vltava, kaj Elbo, ĉeĥe Labe, kiam li renkontiĝas kun la animo de reĝo Ottocaro la dua de Bohemio. Dante prezentas al ni la boheman reĝon apud lia iama malamiko Rodolfo el Absburgo, evidente por montri kiel en Purgatorio ĉiu tera pasio estingiĝas, tiom ke en la florplena valeto la du ĉefaj kontraŭuloj konsoliĝas reciproke. La Poeto nepre deziras precizigi ke reĝo Ottocaro estis suvereno pli bona ol sia filo Venceslao, kiu aliris la tronon de Bohemio je la morto de la patro. Oni transskribas ĉi tie la du tercinojn (Purg., VII, 97-102) kaj en la originalo kaj en la ĉeĥa traduko de Otto František Babler kaj Jan Zahradníček.

L’altro che ne la vista lui conforta,
resse la terra dove l’acqua nasce
che Molta in Albia, e Albia in mar ne porta:
Ottacchero ebbe nome, e ne le fasce
fu meglio assai che Vincislao suo figlio
barbuto, cui lussuria e ozio pasce.

Druhý, jenž milou společnost mu tvoří,
vlád’ zemi, v níž je vodstev zrod, jichž příval
k Labi jde Vltavou a Labem k moří.
Otakar slul a v plenkách lepší býval
Než s volse Václav, jeho syn, jenž zase
Jen lenivost a neřest v sobě míval.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi:

Kiu per la okul’ konsolon spiras,
regnestris, kie fontas akvotrilo,
kiun Moldav’ per Elbo maren tiras:
li Otokar’: pli virta en lulilo
li estis, ol pro pigro kaj fimoro
en plena aĝo Vencesla’, la filo.