Ancient map of Navarra

La eŭska lingvo (eŭska nomo: èuskara) estas izolita lingvo, kiu ŝajnas parenci kun neniu alia lingvo, kaj estas parolata ek de praa epoko en norda Hispanio, apud Pireneoj (Eŭska Lando hispana: regiono de Navaro kaj de aliaj apudaj eŭskaj provincoj) kaj en ekstrema sud-okcidento de Francio (departemento de Atlantikaj Pireneoj).

Je la epoko de Dante Navaro estis regata de la grafoj de Champagne, kaj konsistigis aŭtonoman kaj florantan regnon. Ĝi firmiĝis dum la daŭro de la IX jarcento, sed historie estis strikte ligita al la regnoj kastilia kaj aragona. Ankaŭ pro tiu kialo, en tiu geografia areo, la eŭska lingvo ĉiam estis – kaj ankoraŭ estas – minoritata lingvo kompare kun la hispana (kaj nuntempe ĝi estas parolata kiel patrina lingvo nur de 20% de eŭskoj).

Ne eblas scii ĉu Dante sciis pri la lingvaj apartaĵoj de Navaro kaj pri la ekzisto de la eŭska lingvo. Fakto estas, ĉiukaze, ke en la verkoj de Dante Navaro estas tre ofte citita.

[1] En De Vulgari Eloquentia la poeto memorigas pri la unua el la grafoj de Champagne iĝinta reĝo de Navaro, Teobaldo I (1234-1253), kiu estis ankaŭ lirika poeto. Ankaŭ lia filo kaj posteulo, Teobaldo II (1253-1270), estas citita de Dante, per flata juĝo de “bona reĝo”, en kanto XXII de Ia Infero, versoj 48-54, kiam Dante kaj Vergilio, inter aliaj, renkontas bizaran personon kiu ŝajnas ĝuste eŭsko: Ciampólo el Navaro.

La du poetoj renkontas Ciampólo en la kvina burso de la oka rondo, kie la subaĉetatoj, tio estas la publikaj funkciuloj koruptitaj, elportas sian penon trempitaj en la bolanta peĉo. Pri tiu persono ni scias absolute nenion, escepte de tio kio legeblas en tiuj versoj: li estis filo de fia kaj disipema patro, lia patrino lin sendis eklabori kiel servisto de iu senjoro, post tio li ekservis ĉe reĝo Teobaldo II, sed tie li iĝis kulpa je malversacio.

Sciante nenion alian pri li ni eĉ ne povas scii ĉu lia patrina lingvo estis vere la eŭska, sed ni forte tion suspektas kaj ŝatas al ni tion pensi.

Jen do ĉi tie la versoj pri Ciampólo el Navaro (Inf., XVII, 48-54) en la originalo kaj en la proza eŭska traduko de Aita Santi Onaindia:

I’ fui del regno di Navarra nato.
Mia madre a servo d’un segnor mi puose,
che m’avea generato d’un ribaldo,
distruggitor di sé e di sue cose.
Poi fui famiglia del buon re Tebaldo:
quivi mi misi a far baratteria;
di ch’io rendo ragione in questo caldo.

Napar erreiñuan jaio nintzan.
Jaun baten zerbitzari jarri nindun amak;
bere buru ta on­dasunak suntsitu
ebazan banatzaille bategandik sortua.
Teobaldo errege onaren aldeko izan nintzan geroago,
eta aren babespean salerosi aizuan jardun neban;
salda irazeki ontan zuritzen dot orain gaiztakeria.


[1] Navaro estas ankaŭ citita en unu el la oftaj atakparoloj de Dante kontraŭ la franca dinastio kaj, aparte, kontraŭ Filipo la Bela. Temas pri tre mallonga atako (Par. Kanto XIX, versoj 143-144) kiu estas parto de la severaj akuzoj direktitaj de la Ĉiela Aglo kontraŭ la  fiaj regantoj: «beata Navarra, / se s’armasse del monte che la fascia!» («ho Navar’ feliĉa, / se ĝi sin armus per ĉirkaŭa monto!» [trad. Peterlongo]), tio estas bonŝanca Navaro, se ĝi sukcesos gardi for de si la firegadon de la francaj reĝoj sin ŝirmante malantaŭ la Pirenea ĉeno, kiu ĝin protektas norde. Okazis ke la antaŭlasta reĝo de dinastio de Champagne, Henriko I el Navaro (1270-1274) ekhavis la ideon (fatala, almenaŭ laŭ Dante) aprobi la edziniĝon de sia filino Johana ĝuste kun Filipo la Bela, kies sekvo estis ke, post la morto de Henriko I, kaj des pli post la morto de reĝino Johana I, lia filino (1274-1303) kaj lasta membro de la dinastio de Champagne, Navaro falis sub la kontrolo de la franca dinastio. Dante revenas al tio ankaŭ en la kanto VII de Purgatorio (versoj 107-109) kiam li renkontas, en la eta valo de la maldiligentaj princoj de la AntaŭPurgatorio, ĝuste la spiriton de Henriko I el Navaro, kiu sopiras konsternita pro la afliktiĝo esti la bopatro de la «mal di Francia» («malbono franca», [trad. Peterlongo]) Filipo la Bela.