Durazzo, mapo de 1573

Ŝajnas ke Dante ne povintus scii pri la ekzisto de la albana popolo, je tiuj tempoj subigita al la bizanca imperio. En la Dia Komedio estas tamen citita la albana urbo Durazzo: eldiras ties nomon la spirito de imperiestro Giustiniano, kiun Dante renkontas en la ĉielo de Merkuro. Giustiniano denove laŭas la historion de la romia imperio kaj memorigas la glorajn agojn de Julio Cezaro kiu, transirinte Rubikonon, komencis la civilan militon kontraŭ Pompeo kaj la Pompe-anoj, venkis la senditojn de Pompeo en Hispanio kaj poste elŝipiĝis en Durazzo, transiris Ilirion kaj atingis Tesalion venkante en Farsalo Pompeon. Tiu rifuĝis en Egiption kie li estis murdita (Par., VI, 61-66):

Quel che fé poi ch’elli uscì di Ravenna
e saltò Rubicon, fu di tal volo,
che nol seguiteria lingua né penna.
Inver’ la Spagna rivolse lo stuolo,
poi ver’ Durazzo, e Farsalia percosse
sì ch’al Nil caldo si sentì del duolo.

La samaj versoj, en la albana traduko de Pashko Gjeçi, sonas tiel:

Çka bani kur ma vonë doli Ravene
e Rubikonin kceu, flutrim i atillë
qe, që s’e ndjek as gjuhë as maje pene.
Solli pastaj ushtritë kah Spanja fill,
pastaj kah Durrsi, e shkrepi mbi Farsalë,
sa dhimbja u ndi n’atë Nil të nxehtë nën diell.

Jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi:

La postaj faroj – el Ravenna iri
kaj salti Rubikonon – tiel drastis,
ke plum’ aŭ lango ne kapablus diri.
Ĝi kun l’ armeo Hispanion hastis,
de Diraĥio al Farsalo sturmis
kaj l’ plago ĝis la varma Nilo vastis.