Milano sotto l'assedio di Federico Barbarossa - 1158

La unua milana popola kanzono alveninta ĝis ni originas de la tempoj de Frederiko la Ruĝbarbulo kaj estis verkita de la Humiligitoj de Brera post la detruo de la urbo far la Imperiestro (1162). La teksto estas en la historia romano Margherita Pusterla (1838) de Cesare Cantù: «Come diruto Mediolano – de Barbarossa com la mano. – Li militi se botano a Maria – ke laudata sia». Dante aludas al la terura detruo de Milano en la Purgatorio kiam, alveninte en la rondon de la malagemuloj, la du Poetoj renkontas iun abaton kiu diras al ili esti estinta prioro de la verona monaĥejo de Sankta Zeno ĝuste en tiu periodo (Purg., XVIII, 118-120):

Io fui abate in San Zeno a Verona
sotto lo ‘mperio del buon Barbarossa,
di cui dolente ancor Melan ragiona.

Tiu tercino, en la milana traduko de Ambrogio Maria Antonini, sonas tiel:

Mi son staa abaa in San Zen, quell de Veròna
sotta al reamm di Svev del Barbarossa
e per el qual Milan ancamò el tròna.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Giovanni Peterlongo:

Abato de San Zen’ mi en Verona
Estis, dum regis bona Barbarossa,
pri kiu nun Milan’ ankoraŭ plendas.

 Milano - il Duomo