Tallinn, il castello di Toompea, teatro della battaglia di Lyndanisse nel 1219

La unuaj klopodoj de traduko de Dia Komedio en la estonan – finno-ugra lingvo parenca kun la finna – ŝuldiĝas al poeto kaj italisto Villem Grünthal-Ridala (1885-1942), kiu eldonis en 1911 tradukon de la unua kanto de la Infero, kaj al poeto kaj literaturkritikisto Johannes Semper (1892-1970), kiu eldonis en 1939 tradukon de la tria kanto de la sama kantiko. Kompleta traduko, eĉ se nur de la Infero, estis eldonita en 2011 kaj ŝuldiĝas al poeto Harald Rajamets (1924-2007), ankaŭ tradukisto de iuj ŝekspiraj verkoj.

Adam Olearius, Tallinn-Reval nel secolo XVII

Je la tempo de Dante Estonio estis posedaĵo regata de la danaj reĝoj. Jam en 1219 la maraj trupoj de reĝo Valdemaro II de Danlando, kun la konsento de Papo Honorio III, elŝipiĝis ĉe la haveno de Lyndanisse (nuntempa Tallin) kaj startigis la duklandon de Estonio. Ek de tiam la danaj reĝoj surprenis ankaŭ la titolon de dukoj de Estonio, gardante la regadon sur la koncerna teritorio dum la tuta vivo de Dante. Ne estas sciate, tamen ĉu Dante havis precizajn sciigojn pri tiuj eventoj kaj danaj, kaj, des malpli, estonaj.