Kiam Dante Alighieri kaj Karlo Martelo de Anĵuo renkontiĝis en Florenco kaj amikiĝis estis la jaro 1294. Dante estis 29-jaraĝa dum la juna princo, filo de la napola reĝo Karolo II kaj de Maria Árpád el Hungario, estis 23-jara kaj estis tiam reĝo de Hungario, kvankam nur laŭnome kaj ne laŭfakte.

La antaŭfaktoj de la renkontiĝo inter Karlo Martelo kaj Dante estas iom komplikaj kaj retroiras je dek jaroj kiam, en 1284, dum la milito de la Sicilia Vespro lia patro Karolo II estis kaptita de la Aragona reĝo kaj estis do malhelpata konkretigi la aliron al la napola trono post la morto de lia antaŭulo Karolo I (1285). Karolo II estis prizonulo kvin jarojn, sed ankaŭ post sia liberigo li devis travivi pliajn kvin jarojn ekzile en Parizo antaŭ ol la Aragona reĝo permesu al li reiri al Napolo kaj surtroniĝi. Dum la foresto de reĝo Karolo II la napola trono estis konfidita al la regenteco de grafo Roberto d’Artois. Sed en 1289, je sia dekokjariĝo, Karlo Martelo iĝis vikario de la reĝo, sia patro.

Estis ankaŭ pro tiu rolo de vikario de la napola reĝo ke Karlo Martelo, februare de 1294, veturis al Florenco por iri renkonte al siaj gepatroj kiuj revenis de Francio. Nu, ĉi-okaze la toskana urbo sendis delegacion, kies unu el la membroj estis ĝuste Dante, por akcepti la princon per taŭga honorado. Estis tiel ke la poeto kaj la princo havis la okazon persone interkonatiĝi kaj sin reciproke estimi, ankaŭ ĉar ili havis la samajn literaturajn ŝatojn. Ili tamen ne povis longe frekventi unu la alian, ĉar Karlo Martelo mortis pro pesto post iom pli ol jaro, aŭguste de 1295.

Pri tio kio rilatas la Hungaran kronon, en 1290 mortis sen rektaj heredantoj la Hungara reĝo Ladislao IV, onklo de Karlo Martelo, frato de lia patrino Maria Árpád, pro kio Karolo II, de lia pariza ekzilo, revenĝis la rajtojn de la edzino (kaj sekve de lia filo Karlo Martelo) super tiu regno. Ekde 1292 Karlo Martelo formale akiris la titolon de reĝo de Hungario, kiu tamen restis pure teoria: la madjaran tronon, dank’ al subteno de kelkaj nobeluloj, okupis fakte Andrea III, posteulo de alia branĉo de la Árpád-dinastio, kies lasta reĝo li estis.

Andrea III mortis en 1301 kaj, post eventoplena interregada periodo, en 1308 la titolo de Hungara reĝo, kiu apartenis nur formale al Karlo Martelo, povis esti transdonita al lia filo Karoberto (Karolo Roberto de Anĵuo), naskiĝinta de lia geedziĝo kun Clemenca, filino de Rodolfo de Agsburgo, kiu regnis ĝis 1342 kiel reĝo de Hungario kaj Kroatio.

Dante dediĉas al Karlo Martelo longan pecon de la Dia Komedio (Paradizo, VIII, 31-148 kaj Paradizo, IX, 1-12) kiu rakontas la ameman renkontiĝon kiun la poeto imagas havi kun la animo de la princo en la tria ĉielo de Paradizo (Venusa Ĉielo). La profunda amikeco kiu ilin ligas aperas klare el la vortoj per kiuj la animo de Karlo Martelo prezentiĝas al Dante, kiu penas lin rekoni pro la intenseco de la lumo kiu lin ĉirkaŭas. (Kanto VIII, vv. 49-57):

Il mondo m’ebbe
giù poco tempo; e se più fosse stato,
molto sarà di mal, che non sarebbe.
La mia letizia mi ti tien celato
che mi raggia dintorno e mi nasconde
quasi animal di sua seta fasciato.
Assai m’amasti, e avesti ben onde;
che s’io fossi giù stato, io ti mostrava
di mio amor più oltre che le fronde.

La samaj versoj en la hungara traduko de Mihály Babits:

La samaj versoj en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo:


En la sekvaj versoj Karlo Martelo klarigas ke, se la misregado de la Anĵuanoj ne estus eksplodiginta en Palermo la revolucion de la Sicilia Vespro kontraŭ la francoj (….), li estus regninta sur la Provenca teritorio, trairata de riveroj Rodano kaj Sorgo, kaj en suda Italio, kie staras urboj Bari, Gaeta kaj Catona kaj kie fluas riveroj Tronto kaj Garigliano. Des pli ke li jam estis kronita reĝo de Hungario, la lando trairata de Danubo; kaj ke li kaj liaj heredontoj (…) estus regnintaj ankaŭ super Sicilio mem, kie Etno dominas per siaj erupcioj (Kanto VIII, vv. 58-75):

Quella sinistra riva che si lava
di Rodano poi ch’è misto con Sorga,
per suo segnore a tempo m’aspettava,
e quel corno d’Ausonia che s’imborga
di Bari e di Gaeta e di Catona
da ove Tronto e Verde in mare sgorga.
Fulgeami già in fronte la corona
di quella terra che ‘l Danubio riga
poi che le ripe tedesche abbandona.
E la bella Trinacria, che caliga
tra Pachino e Peloro, sopra ‘l golfo
che riceve da Euro maggior briga,
non per Tifeo ma per nascente solfo,
attesi avrebbe li suoi regi ancora,
nati per me di Carlo e di Ridolfo,
se mala segnoria, che sempre accora
li popoli suggetti, non avesse
mosso Palermo a gridar: “Mora, mora!”.

La samaj versoj en la hungara traduko de Mihály Babits:

La samaj versoj en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo:


Dante refoje citas Hungarion en kanto XIX de Paradizo, tie kie per la voĉo de la Ĉiela Aglo, li atake parolas kontraŭ la fiaj regantoj kaj nerekte referencas, en versoj 142-143, ĝuste al tiuj eŭropaj princoj kiuj malebligis al Karlo Martelo aliri la Hungara trono kaj kiuj poste malfruigis ĝis 1308 la aliron al tiu trono de lia filo Karolo Roberto de Anĵuo:

Oh beata Ungaria se non si lascia
più malmenare!

La samaj versoj en la hungara traduko de Mihály Babits:

Óh, boldog Magyarország! csak ne hagyja
magát félre vezetni már.

La samaj versoj en la esperanta traduko de Giovanni Peterlongo:

Feliĉa Hungaruj’, se ĝi ne lasas
plu sin turmenti.

——-

La sukceso de Dante en Hungario komenciĝis tre frue. Jam en la dua duono de la dekkvina jarcento ĉe la kortego de la Hungara reĝo Matiaso la 1-a (1458-1490), la verkoj de Dante estis konataj kaj tre aprecataj. La novplatona kortega grupo, interalie, aktive korespondis kun la kulturaj toskanaj medioj kaj aparte kun la humanistoj Marsilio Ficino (1433-1499), kiu tradukis al la vulgara lingvo la Monarĥion, kaj Aurelio Brandolino Lippo (1440-497), kiu instruis en Buda laŭ invito de reĝo Matiaso kaj kiu en siaj studoj evidentigis iujn afinecojn inter la Monarĥio kaj la Komedio.

La unuaj tradukprovoj al la hungara de pecoj de la Komedio ŝuldiĝas al filologo Gábor Döbrentei (1786-1851), kiu en 1806 tradukis proze la kantojn I kaj V de la Infero, kaj al poeto Ferenc Császár (1807-1858), kiu tradukis verse, ĉirkaŭ 1850, la unuajn sep kantojn kaj kanton XXXIII de la Infero.

La unua tradukisto adekvata al la grava tasko traduki la tutan Komedion en tercinoj estis la poeto kaj tradukisto Károly Szász (1829-1905), kiu publikigis la tri kantikojn respektive en 1885, en 1891 kaj en 1899. Sed la traduko multe pli aprecata estas tiu de poeto Mihály Babits (1883-1941), ankaŭ en tercinoj, kiu aperis inter 1913 (jaro de la publikigo de la Infero) kaj 1923 kaj kiu iĝis klasika verko de la hungara literaturo. Tre lastatempa traduko de la Infero en blankaj dekunusilabaj versoj estis publikigita en 2012 fare de la budapeŝta poeto Ferenc Baranyi (nask. 1937).