Bernardo Bellotto detto il Canaletto - Veduta di Varsavia, 1770

Dante neniam rekte citas Pollandon en siaj verkoj, sed referencas al ĝi nerekte en la sepa kanto de Purgatorio (versoj 97-102), kiam, en la florplena eta valo de Antaŭpurgatorio, la poeto renkontas inter la animoj de la maldiligentaj princoj tiun de reĝo Otakar la 2-a de Bohemio. Gravas por Dante precizigi ke reĝo Otakar estis reĝo pli bona ol sia filo Venceslao la 2-a, kiu lin  postsekvis sur la trono de Bohemio inter 1278 kaj 1305, kaj kiu en la lastaj kvin jaroj estis ankaŭ reĝo de Pollando.

Ni transkribas ĉi sube la du tercinojn (Purg. VII, 97-102), kaj en la originalo kaj en la pola traduko de Edward Porębowicz.

L’altro che ne la vista lui conforta,
resse la terra dove l’acqua nasce
che Molta in Albia, e Albia in mar ne porta:
Ottacchero ebbe nome, e ne le fasce
fu meglio assai che Vincislao suo figlio
barbuto, cui lussuria e ozio pasce.

Ten, w czyją patrzątwarz, pocieszyć chce s,
P
anował kraju onej wody, co ją
Wełtawa w Elbę, Elba w morzniesi
Ottokar: ten ci miał pieluchę swoją
Lepszą niż Wacław słuszny wiek brodaty,
Gdy go rozpusta i lenistwo poją.

Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi:

Kiu per la okul’ konsolon spiras,
regnestris, kie fontas akvotrilo,
kiun Moldav’ per Elbo maren tiras:
li Otokar’: pli virta en lulilo
li estis, ol pro pigro kaj fimoro
en plena aĝo Vencesla’, la filo.

En la pola aperis kvin versaj tradukoj de la Dia Komedio. La unua estis traduko en kontinuaj kaj alternaj rimoj fare de Julian Korsak (1807-1855), eldonita posteume en 1860. Malmultajn jarojn poste sekvis traduko en dekunusilabaj blankaj versoj fare de Antoni Stanisławski (1870). Klasika estas la traduko en tercinoj fare de Edward Porębowicz, eldonita en la jaroj 1899-1906 kaj plurfoje  reeldonita. En 1947 aperis la traduko de Alina Świderska, ankaŭ ĝi en tercinoj. Lasta laŭ kronologia ordo estas la traduko de la Infero eldonita en Poznań en 2002 fare de la juna poetino Agnieszka Kuciak (Ŝĉecino 1970).