Gioacchino da Fiore - incisione del sec. XVI

Abato Gioacchino da Fiore, naskiĝinta apud Cosenza (Kalabrio) ĉirkaŭ la jaro 1130, fondinto de la cenobitejo de Sankta Johano en Floro sur Sila

[kalabra montaro], estas unu el la sciplenaj beataj spiritoj de la ĉielo de la Suno kiu – en Kanto XII de Paradizo – konsistigas la duan girlandon ĉirkaŭ Beatrico kaj Dante, tio estas la societo kiu referencas al Sankta Bonaventura da Bagnoregio. Tiu prezentas al Dante sin mem kaj siajn kunulojn nomante kiel lastaj tiujn kiuj estas respektive je lia dekstro kaj je lia maldekstro: Rabano Mauro, tre klera arkiepiskopo de Majenco en la IX jarcento, kaj ĝuste abato Gioacchino, kiu havis la renomon de profeto (Par., XII, 139-141):

Rabano è qui, e lucemi da lato
il calavrese abate Giovacchino,
di spirito profetico dotato.

Jen kiel sonas la samaj versoj en la kalabra traduko de Salvatore Scervigni:

Rabanu è ccà, e m’allumina dde latu
lu Calabrisu abatu San Giacchinu
chi prufeta famusu fò chiamatu».

Kaj jen kiel Enrico Dondi tradukis la samajn versojn al esperanto:

Rabano ĉee estas;la abato
Kalabra Joakimo flanke staras,
estinta la profetspirita frato.