Je la naskiĝo de Dante la urbo Trieste estis ankoraŭ regata de siaj episkopoj sekve de privilegio donita pli malpli tri jarcentojn antaŭe (precize en 948) al la triesta episkopo Johano la Tria fare de Lotario II, reĝo de Provenco kaj Italio. La episkopa regado kriziĝis tamen pro la grandaj elspezoj ŝuldata al la daŭraj militoj kun la Respubliko Venecio, tiom ke en 1295 episkopo Brissa de Toppo formale rezignis je siaj privilegioj kaj transdonis la regadon de Trieste al la urba komunumo, konsistiĝinta intertempe en libera municipo. La libera municipo restis tia, malgraŭ la persistaj hegemoniaj ambicioj de Venecio, dum la tuta unua duono de la Dekkvara jarcento.

En la verkoj de Dante la urbo Trieste neniam estas citita.

En Trieste naskiĝis kvar eminentuloj kiuj kontribuis al la studoj pri Dante kaj al diskonigo de liaj verkoj.

Saul Formiggini (1807-1873) estis hebrea verkisto kaj kuracisto, kies nomo ligiĝas al hebrea traduko de la Komedio, farita inter 1867 kaj 1869, jaro en kiu estis eldonita en Trieste la unua parto de la traduko, koncernanta la Inferon.

Marco Besso (1843-1920) estis ekonomikisto kaj eldonis studojn pri ekonomiaj, sociaj, politikaj problemoj, neniam tamen preterlasante la studadon pri Dante, kiu estis lia vera pasio. Li kolektis tre diligente multnombrajn eldonojn, inkunablojn kaj tradukojn de la Komedio. La danta fako iĝis rimarkinda parto de lia biblioteko, kiu estas nun gardata de la Fondaĵo Marco Besso de Romo.

Luigi Polacco (1859-1924) estas literaturisto kiu sin dediĉis al filozofiaj kaj dantaj studoj, publikigante en tiu lasta fako iujn didaktikajn kaj popularigajn studojn. Li krome prizorgis la Rimario (rima vortaro) de la danta poemo (Milano 1896).

Salomone Morpurgo (1860-1942) filologo kaj bibliotekisto, kontribuis al pridantaj studoj per pluraj verkoj, inter kiuj indas je aparta citado, la retrovo de la manuskripto de Detto d’Amore (“Diraĵo de Amo”) poemeto konsistanta el 480 sepsilabaj versoj atribuita al Dante Alighieri kaj temanta pri Korteza amo (Amor cortese), eldonita ĝuste de Morpurgo en 1888 en la revuo Il Propugnatore.

——-

La unua klopodo traduki pecon de la Dia Komedio al la triesta dialekto ŝuldiĝas al Giuseppe Stolfa (1856-1932), kiu tradukis la unuan kanton de la Infero en tercinoj kaj ĝin publikigis en 1918 en la triesta revuo Umana.  Lastatempe, en 1999, Nereo Zeper eldonis en Trieste sian kompletan tradukon de la Infero en tercinoj, kiun sekvis, en 2013, tiu de Purgatorio. Por aŭskulti de la voĉo de Nereo Zeper la versojn de Uliso tradukitajn de li mem al la dialekto de Trieste, alklaku ĉi tie.