Dante, en sia poemo, mencias ofte Greklandon kaj la grekojn, sed ĉiam en rilato kun la klasika antikveco, ankaŭ ĉar je lia tempo helena ŝtato ne ekzistis kaj la teritorioj de la nuntempa Greklando estis dividitaj inter pluraj landoj. Aparte oftaj estas la aludoj al la milito de Trojo, ekzemple tiu en kiu Dante memorigas la kondiĉojn de Greklando dum tiu konflikto, kiam ĉiuj fortikaj viroj estis foririntaj kaj restis nur la infanoj. La okazo prezentiĝas en la dudeka kanto de la Infero (versoj 106-111), kiam la du Poetoj alvenas en la burson de la divenistoj (kie la damnitoj estas devigataj paŝi kun la kapo tordita malantaŭen) kaj Vergilio montras al Dante la grekan diveniston Eŭripilo, kiu, kune kun sia kolego Kalĥas, estis indikinta la astrologie favoran momenton por tranĉi la ligaĵojn kaj eknavigi al Trojo.
Ĉi sube la originalaj versoj de Dante estas legeblaj, tuj poste sekvataj de ilia traduko en la novgreka lingvo fare de la poeto Nikos Kazantzakis. – Allor mi disse: «Quel che da la gota – – Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Kálmán Kalocsay: – Li diris: «Tiu, kies barbostrio – ——- Nikos Kazantzakis estis grava kreta rakontisto, eseisto kaj poeto de la dudeka jarcento. Lia famo eksterpatruja – ligita preskaŭ nur al lia romano Zorba la greko – ne juste agnoskas liajn efektivajn literaturajn meritojn. Lia traduko de la Dia Komedio per liberaj dekunusilabaj versoj, en la novgrekan demotikan lingvon (kiu rilatas al la klasika greka samkiel la danta klera vulgara rilatas al la latina) estas tre efika, kaj dirigis al kelkaj ke la aliro de Kazantzakis al versoj de Dante estas markita per “kruda stilo en agresema demotika greka lingvo” [2] Kazantzakis sukcesis traduki la Dian Komedion en eksterordinare mallonga tempo dum la jaro 1932. Sed en tiu periodo la kreta poeto jam estis prilaboronta sian plej ambician verkon: poemon konsistantan el pli ol 30.000 versoj eldonitan en 1938 kun la titolo: Ὀδύσσεια (Odiseado), esence daŭrigo de la granda poemo de Homero. Nu, ni ne scias ĉu la aŭtoro de tiu nova Odiseado ĉerpis la inspiron de la dudeksesa kanto de la Infero, en kiu Dante renkontas la grandan grekan heroon Odiseo inter la fraŭdaj konsilantoj de la oka rondo, sed estas fakto ke ankaŭ la Odiseo de Kazantzakis, samkiel la Odiseo de Dante, entreprenas novan longan vojaĝon, post la reveno de Trojo al Itako, kaj trafas lin tiom perforta kiom glora morto: laŭ Kazantzakis li estas mortigita de glacimonto post la atingo de Antarkto; laŭ Dante, li mortas dum ŝiprompiĝo kun ĉiuj siaj kunuloj alfrontante la Herkulajn Kolonojn. Kaj jen ni emas do spontane relegi ĉi tie la versojn de Dante kiam Odiseo rakontas en unua persono la okazaĵon de sia lasta vojaĝo (Inf. XXVI, 106-142), ilin sekvigante per la samaj dantaj versoj kiel tradukitaj en modernan grekan lingvon de Nikos Kazantzakis: – Io e ‘ compagni eravam vecchi e tardi – Kai jen kiel la samajn versojn tradukis al esperanto Enrico Dondi: – Maljunaj estis mi kaj mia aro, [1] Por legi alian novgrekan tradukon de la samaj versoj verkitan far la poeto Geōrgios Kalosgouros, alklaku ĉi tie. [2] Mario Vitti, en Enciclopedia Dantesca, vol. III, p. 280.
porge la barba in su le spalle brune,
fu – quando Grecia fu di maschi vòta,
sì ch’a pena rimaser per le cune –
augure, e diede ‘l punto con Calcanta
in Aulide a tagliar la prima fune…»
sur brunan dorson fluas el sub lipo
kiam ekmankis viroj en Grekio
(apenaŭ restis en lulil’ el tribo),
kun Kalĥas en Aŭlido signon donis
tranĉi la ŝnuron de l’ unua ŝipo…»
quando venimmo a quella foce stretta
dov’ Ercule segnò li suoi riguardi
acciò che l’uom più oltre non si metta;
da la man destra mi lasciai Sibilia,
da l’altra già m’avea lasciata Setta.
“O frati”, dissi, “che per cento milia
perigli siete giunti a l’occidente,
a questa tanto picciola vigilia
d’i nostri sensi ch’è del rimanente
non vogliate negar l’esperïenza,
di retro al sol, del mondo sanza gente.
Considerate la vostra semenza:
fatti non foste a viver come bruti,
ma per seguir virtute e canoscenza”.
Li miei compagni fec’ io sì aguti,
con questa orazion picciola, al cammino,
che a pena poscia li avrei ritenuti;
e volta nostra poppa nel mattino,
de’ remi facemmo ali al folle volo,
sempre acquistando dal lato mancino.
Tutte le stelle già de l’altro polo
vedea la notte, e ‘l nostro tanto basso,
che non surgëa fuor del marin suolo.
Cinque volte racceso e tante casso
lo lume era di sotto da la luna,
poi che ‘ntrati eravam ne l’alto passo,
quando n’apparve una montagna, bruna
per la distanza, e parvemi alta tanto
quanto veduta non avëa alcuna.
Noi ci allegrammo, e tosto tornò in pianto;
ché de la nova terra un turbo nacque
e percosse del legno il primo canto.
Tre volte il fé girar con tutte l’acque;
a la quarta levar la poppa in suso
e la prora ire in giù, com’ altrui piacque,
infin che ‘l mar fu sovra noi richiuso.–
kiam ni iris la markolon tuŝi,
kiun Herkulo signis per limbaro,
ke hom’ ne celu transen sin ekpuŝi;
ĉe l’ dekstra mano restis jam Sevilo,
maldekstre ni jam vidis Ceuta kuŝi.
“Ho fratoj, kiuj venis tra centmilo
da malsekuroj jam al okcidento”,
mi diris, “en ĉi lasta eta brilo
de viaj sensoj antaŭ finevento,
ne volu nun rezigni la defion
spertiĝi pri la mondo sen homgento.
Pri via semo havu do konscion:
vi ne naskiĝis por vegeti brute,
sed por akiri virton, mondan scion”.
Mi spronis la kompanojn plej akute
per tia eta dir’ al aventuro;
bridado de l’ elan’ ne eblus tute.
Kun pobo al maten’ por fluga kuro
freneze iĝis la remil’ flugilo;
ĉiam maldekstre strebis la veturo.
Nokte vidiĝis jam la stela brilo
de l’ sudpolus’; la nia transe helis,
ne levis sin de l’ horizonta giro.
Kvin fojojn al la vido sin rivelis
kaj kaŝis sub ĉiel’ la lumo luna,
de kiam altan vojon ni alcelis;
jen ekaperis al ni monto, bruna
pro la distanco, kiu tiel altis,
kiel neniu ĝis la tempo nuna.
Ni ĝojis, sed la ĝoj’ en ploro haltis,
ĉar tiu nova tero trombon spiris,
kiu frakase sur la pruon saltis.
Trifoje nia ŝip’ kun akvo giris;
la poŭp’ sin levis supren je la kvara,
la pru’, laŭ Ies volo, suben iris,
ĝis super ni sin fermis akvo mara.
–