Veduta_di_Bologn_4eafc565eb0fe

Dante, en De Vulgari Eloquentia (I.XV e II.VII) eltrovas la estetikan valoron de la bolonja dialekto (lingvaĵo) en ĝia agrabla suavitas. La Poeto estis bona konanto de Bolonjo, kie, ŝajne, li ofte restadis, kaj en la Dia Komedio ni trovas plurajn bolonjajn personecojn kaj politikistojn de la malfrua dektria jarcento. Inter tiuj estas Venedico Caccianemici, kiun Dante renkontas kaj kun kiu li interŝanĝas kelkajn frazojn, en la burso de la svatistoj (Inf., XVIII, 46-63). Fakte tiu sinjoro ne estis aparte fidinda: li estis bolonjano, sed apogis la dinastiajn sekrektajn celojn de familio Este el Ferrara pro Bolonjo kaj, por komplezi la kapricojn de markizo Obizzo de Este, li eĉ portis al ties lito sian fratinon Ghisolabella por pemesi al la nobelo ŝin seksatenci. Estas Venedico mem kiu konfesas al Dante sian pekon (aldonante ke pluraj aliaj liaj samurbanoj estas tie kun li), en iu peco kiun oni transskribas ĉi tie en la originalo kaj en la traduko de Giulio Veronesi al la bolonja dialecto (sipa – nuntempe sepaen tiu dialekto samsignifas kiel la aserto jes):

I’ fui colui che la Ghisolabella
condussi a far la voglia del marchese,
come che suoni la sconcia novella.
E non pur io qui piango bolognese;
anzi n’è questo luogo tanto pieno,
che tante lingue non son ora apprese
a dicer ’sipa’ tra Sàvena e Reno…

Me a fù quèll, che Ghisola, mi surèlla,
A condusè a fár voja dèl Marchèis
Ubezzi, com la dis anch la nuvèlla.
Però an zigh megga què sòul me Bulgnèis;
Anzí ste sit l’è pein ed lòur tant bèin,
Che tanti lèinghv ch’ein què lòur n’han intèis
A dir èl Seppa tra i fiùm Sávna e Rèin…

Kaj jen kiel la samajn versojn esperantigis Enrico Dondi:

Mi trompe faris ke Ghisolabella
koncedu, kion la markizo volas,
kiel ajn klaĉas onídir’ malbela.
Mi, kiel bolonjano, ĉi ne solas;
ĉi kav’ je ili estas tiel piena,
ke tiom multaj langoj ne parolas
per sipa inter Reno kaj Savena…

Venedico Caccianemici