Map of Japan, Ortelius, 1595

Dante verŝajne havis nur tre svagajn ideojn pri fora Azio. Interalie, eĉ estante samtempulo de Marko Polo (1254-1324), la poeto probable tre malmulte interesiĝis pri liaj vojaĝoj kaj pri la rilataj rakontoj de La libro de la Mirindaĵoj, rakontoj, kiujn eble Dante konsideris ne tre fidindaj, malgraŭ la intereso kiun ili vekis en la kolektiva imago liatempa.

[1]

Pri tio kio koncernas Japanion, krome, oni ne devas miri ke ĝi neniam estas citita en la verkoj de Dante, konsiderante ke je liaj tempoj neniu eŭropano ankoraŭ ricevis informojn pri ĝia ekzisto. Marko Polo mem, kiu en La Libro de Mirindaĵoj ĝin nomas Cipango, estis informita nur nerekte dum sia longa restado en Pekino, ĉe la kortego de Kublai Khan, inter 1271 kaj 1288.

——-

Aliflanke, ankaŭ la sukceso de Dante en Japanio komenciĝas sufiĉe poste, en la dua duono de la deknaŭa jarcento, kiam iuj japanaj literaturistoj alproksimiĝas al Dia Komedio, plej ofte tra la germanaj aŭ anglaj tradukoj. La unua kompleta traduko de la poemo en la japanan estis eldonita en la dua jardeko de la dudeka jarcento kaj ŝuldiĝas al Heizaburō Yamakawa (1876-1947), fakulo pri itala literaturo doktoriĝinta en Berkeley en 1904, katolika. Lia traduko en versoj, dotita per bona ritmo, estas sufiĉe fidela al la originalo, sed utiligas klasikan literaturan lingvaĵon, malfacile kompreneblan de la nuntempa publiko.

Kelkajn jarojn poste estis eldonita la proza traduko de Masaki Nakayama (1886-1944), kiu tradukis de la itala originalo, sed konsiderante ankaŭ la anglan tradukon de Norton.

En la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento estis eldonitaj du tradukoj en pli moderna kaj por la publiko pli alirebla lingvaĵo:  tiu proza de Soichi Nogami (1910-2001), fakulo pri itala literaturo kaj tradukisto de Boccaccio, Goldoni kaj aliaj; kaj tiu versa de Sukehiro Hirakawa (1931), emerita profesoro pri kompara literaturo de la Tokia Universitato.

Tiu lasta traduko, kiu gardas la formon en tercinoj de la originalo kaj estas dotita de bona ritmo, estas konsiderata kiel la plej bona de pluraj fakuloj, inter kiuj la Nobel-premio por literaturo 1994 Kenzaburō Ōe.

——-

Interpreto vere tre aparta – kaj tipe japana – de la Dia Komedio estas tiu realigita de Kiyoshi Nagai, pli bone konata kiel Gō Nagai (1945), japana bildstria desegnisto kaj verkisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj aŭtoroj de manga-bildstrioj. Lia Dia Komedio, trivoluma, estis eldonita en Tokio en 1994.

Ni reproduktas ĉi sube du ilustraĵojn de Gō Nagai, kiuj reprezentas Cerberon, la monstran trikapan hundon kiu disŝiras la damnitojn de la tria infera rondo, kie estas punataj la trofrandemuloj, kaj kiun Vergilio igas pormomente sendanĝera ĵetante en ĝiajn faŭkojn grandan terbulon.

Pli sube oni prezentas la versojn de Dante (Inf. VI, 13-33), sekvatajn de ilia traduko en la japanan fare de Sukehiro Hirakawa.

 

Cerbero, fiera crudele e diversa,
con tre gole caninamente latra
sovra la gente che quivi è sommersa.
Li occhi ha vermigli, la barba unta e atra,
e ‘l ventre largo, e unghiate le mani;
graffia li spirti ed iscoia ed isquatra.
Urlar li fa la pioggia come cani;
de l’un de’ lati fanno a l’altro schermo;
volgonsi spesso i miseri profani.
Quando ci scorse Cerbero, il gran vermo,
le bocche aperse e mostrocci le sanne;
non avea membro che tenesse fermo.
E ‘l duca mio distese le sue spanne,
prese la terra, e con piene le pugna
la gittò dentro a le bramose canne.
Qual è quel cane ch’abbaiando agogna,
e si racqueta poi che ‘l pasto morde,
ché solo a divorarlo intende e pugna,
cotai si fecer quelle facce lorde
de lo demonio Cerbero, che ‘ntrona
l’anime sì, ch’esser vorrebber sorde.

Kaj jen la samaj versoj en la traduko en esperanto de Kálmán Kalocsay:

Cerbero, monstro stranga kaj kruela,
trifaŭke bojas, kiel hund’, senpaŭze,
super dronintoj de la koto ŝvela.
Kun grasa barb’, okuloj ruĝaj, naŭze,
kaj kun ungegaj manoj, vasta ventro,
ĝi la animojn ŝiras tranĉe, taŭze.
Hurligas ilin hunde pluvtorento,
per unu flank’ la duan ŝirmprotekte
kovras, ruliĝas la mizera gento.
Kiam Cerber’, la granda verm’, direkte
al mi apertis buŝon kun rikano,
ne havis membron mi por stari rekte.
Sed mia Majstro, kun streĉita spano
ekprenis teron, kaj ĝin ĵetis ŝute
en la malsatajn faŭkojn el plenmano.
Kiel la hund’ malsata bojas brute,
sed trankviliĝas per la manĝopeco,
nur kun la ostoj luktas maĉe, glute,
tiel, per faŭkoj el plej naŭza speco,
Cerbero, kies blek’ orel-ataka
l’ animojn sopirigas je surdeco.


[1] Kpr. Giuliano Bertuccioli, en Enciclopedia Dantesca, vol. IV, pĝ. 589.