Rose E. Selfe

Rose E. Selfe, angla erudiciulo enamiĝinta al Dante kaj al Florenco, estas la unua persono, kiu havis la ideon eldoni redukton de la Dia Komedio dediĉitan al infanoj. Ni ne havas multajn informojn pri ŝi. Ni scias, ke en 1906 aperis en Londono ŝia angla traduko de la Florencaj Kronikoj de Giovanni Villani, sed verŝajne Rose Selfe devenis el centra Anglujo, ĉar ŝia prezento de la poemo de Dante al infanoj (How Dante Climbed the Mountain, “Kiel Dante grimpis la monton”) aperis preskaŭ dudek jarojn antaŭe, en 1887, en la formo de “dimanĉaj legaĵoj”, kun antaŭparolo de la Episkopo de Ripon, kiu estas urbeto en Yorkshire ne malproksime de Leeds.[1]

La episkopo entuziasme bonvenigis la elekton de Rose Selfe akompani la infanojn tra la scenoj de Purgatorio: «Ne necesas sciigi la etulojn tro frue pri la bizaraj kaj teruraj scenoj de Infero; Paradizo estus preter ilia kompreno; sed la historio de Purgatorio estas je ilia nivelo kaj, ĝuste uzata, povas fariĝi iuspeca Pilgrim’s Progress (“Vojaĝo de pilgrimanto”), plena je profundaj veroj kaj lecionoj de vivo».[2]

Ĉiu, kiu konas La aventurojn de Tom Sawyer, far Mark Twain, scias, kiom gravis la lecionoj de la Dimanĉa Lernejo por la edukado de anglosaksaj junuloj de la deknaŭa jarcento. La oftaj referencoj al Pilgrim’s Progress, ne nur en la antaŭparolo, sed ankaŭ en la teksto de Rose Selfe, montras, ke la celo de ŝia laboro estis ne nur civila kaj literatura edukado, sed ankaŭ religia edukado. Fakte, la romano Pilgrim’s Progress estas angla religia alegorio de la deksepa jarcento, verkita de la predikisto John Bunyan kaj ankoraŭ tre populara en la deknaŭa jarcento, kiel spirita gvidilo ofertata al junuloj de Anglio kaj Usono, kvazaŭ helpo por ilia “pilgrimado tra la vivo”.[3]

Jen kiel Rose Selfe rakontas la renkontiĝon de Dante kaj Vergilio kun Katono, je la komenco de Purgatorio:

 

Nun ili staris ĉe la piedo de monto.
Unue Dante povis elpensi nenion krom la beleco de la nokto, la splenda brileco de la steloj tie supre kaj la dolĉa safira blua koloro de la ĉielo,
sed post refreŝigado de siaj okuloj per ĉi tiu tuta beleco, li povis ĉirkaŭrigardi kaj li trovis, ke ili ne plu estas solaj.
Antaŭ ili estis maljunulo, kies venerindaj blankaj haroj kaj barbo inspiris al Dante profundan respekton.
Lia vizaĝo estis tiel lumigata de la brila lumo de la steloj, kiel se la suno brilis sur ili.
La respektinda maljunulo estis Katono, la gardisto de la Monto de purigado, kiu bonvenigas ĉiujn animojn, kiuj venas el nia mondo,
kaj ricevas ilin ene de la limoj de tiu teritorio.
Katono diris al Dante kaj Vergilio, ke de la punkto, kie ili estis, ili ne povus ekgrimpi la monton
kaj sugestis, ke ili atingu la strandon, ĉar la monto leviĝas centre de insulo.
Proksime de la marbordo – li diris al ili – Vergilio devas kolekti glatan junkon kaj zoni Dante-n per ĝi,
poste lavi lian vizaĝon de la restaĵoj de larmoj kaj fumo, per kiuj li kovriĝis dum sia lasta vojaĝo.

Or ti piaccia gradir la sua venuta:
libertà va cercando, ch’è sì cara,
come sa chi per lei vita rifiuta.
Purg. I, 70-72

Akceptu lin: pri lia ven’ vi konas;
li strebas al libero, tiel kara:
ĝin scias, kiu vivon por ĝi donas.
(Dondi)

Alklaku ĉi tie por vidi la frontpaĝon kaj la unuajn paĝojn de How Dante Climbed the Mountain, far Rose E. Selfe.

ooOoo

ooOoo

Elizabeth Harrison

Kvin jarojn post la laboro de Rose Selfe, alia redukto de la Komedio dediĉita al infanoj estis publikigita en Usono, fare de Elizabeth Harrison (1849-1927), grava pedagogo, klerulo pri la metodo Montessori kaj fondinto en 1886 de la Nacia Louis University en Ĉikago, tiam nomita Chicago Kindergarten College. Ŝia traduko dediĉita al infanaĝo havas la titolon The Vision of Dante kaj aperis en Ĉikago en 1892, ilustrita per kelkaj nigraj kaj blankaj ilustraĵoj de la angla artisto Walter Crane (1845-1915).[4]

Elizabeth Harrison kontribuis al la historio de virina emancipiĝo kaj estas memorata de ŝia koleg-amikino Jane Addams, la unua usonanino, kiu ricevis la Nobelan pacpremion en 1931. Jen la vortoj de Addams: “Elizabeth faris pli bone ol iu ajn virino konata de mi. Ŝi alportis lumon kaj potencon al la tuta eduka mondo”.[5]

Harrison ankaŭ okupiĝas prefere pri la kantiko de Purgatorio. Jen kiel ŝi prezentas al ni la “Valon de la princoj”, kie Dante kaj Vergilio tranoktas post sia renkontiĝo kun Sordello:

 

Vergilio sciis, ke la plej saĝa kaj plej bona farendaĵo en horoj da mallumo estas halti kaj atendi pli da lumo.
Viro, kiun ili renkontis sur la vojo, montris sekuran valeton, kie ili povus resti, ĝis la sunlumo denove venos.
Ha, kiel mi volus, ke vi povu vidi tiun valon! Ĝi estis nomita la Valo de la Princoj.
Dum ili alproksimiĝis, aperis al ili vizio de la plej bela loko, kiun oni povus imagi.
Se oro kaj arĝento kaj skarlato kaj verdo kaj bluo kaj ĉiuj plej belaj koloroj en la mondo estus kunmetitaj en florĝardenon,
ili ne farus ion tiel duone belan kiel estis ĉi tiu Valo de la Princoj.
Ne nur la koloroj estis tiel fajnaj, sed la parfumoj estis la plej dolĉaj iam ajn spiritaj.
Ili iris silente kaj malrapide en la valon kaj sidiĝis.
La aero ĉirkaŭ ili pli kaj pli mallumiĝis dum la suno subiris post la montojn.

Non avea pur natura ivi dipinto,
ma di soavità di mille odori
vi facea uno incognito e indistinto.
Purg. VII, 79-81

Tie ne nur triumfis la koloroj:
ion necertan, mildan tra l’ aero
disŝutis la dolĉec’ de mil odoroj.
(Dondi)

Alklaku ĉi tie por vidi la frontpaĝon, la unuajn paĝojn kaj kelkajn bildojn de The Vision of Dante, far Elizabeth Harrison.

ooOoo

ooOoo

Ettore Janni

En Italio, la unua, kiu eksperimentis la ideon konigi Dante Alighieri al infanoj, estis la ĵurnalisto Ettore Janni (1875-1956), kiu publikigis en Milano, en 1921, In piccioletta barca. Libro della prima conoscenza di Dante (“En malgranda boato. Libro de la unua konatiĝo kun Dante”). Tiutempe Janni plenumis sian profesion kiel literatur-recenzisto ĉe Corriere della Sera, gazeto, kiun li devis forlasi post kelkaj aroj, kune kun sia kolego kaj amiko Luigi Albertini, ĉar ambaŭ estis malfavore akceptataj de la faŝisma reĝimo. Lia rakonto estas patriota kaj laŭda pri la figuro de Dante, konsiderata kiel “glora filo” de la nacio, kiu neniam estis envolvita “en la ombro de forgeso”, dank’ al “la flugiloj de Poezio, kiuj lin portas”. [6]

Janni rakontas kiel Sordello akompanas Dante’n kaj Vergilion al la Valo de la Princoj:

 

Sordello estis milda kavaliro kaj nobla poeto.
Do, lia ĝojo estis granda kaj liaj vortoj plenaj de admiro kaj respekto,
kiam li eksciis, ke lia samcivitano estas Vergilio, unu el la plej grandaj poetoj en la mondo.
Li sugestis, ke Vergilio kaj Dante haltu en apuda valeto, kie estis aliaj animoj atendantaj eniri Purgatorion, kaj akompanis ilin tien.
La suno subiris kaj li avertis la du poetojn, ke sur la tuta monto neniu povas fari paŝon post la sunsubiro.
Pro tio ili rapidis al la valeto, kiu estis tre bela flora herbejo, el kiu eliris kaj miksiĝis mil dolĉaj odoroj.
Tie la animoj kantis “Salve Regina”.
Temis pri animoj de imperiestroj, reĝoj kaj princoj.
Sordello indikis plurajn laŭnome.

«Colà», disse quell’ombra, «n’anderemo
dove la costa face di sé grembo;
e là il novo giorno attenderemo».
Purg. VII, 67-69

“Kie la monto en si mem eksinas,
ni devas iri”, la anim’ decidis,
“tie atendos, ke l’ obskur’ sin finas”.
(Dondi)

Alklaku ĉi tie por vidi la frontpaĝon kaj la unuajn paĝojn de la libro In piccioletta barca far Ettore Janni.

ooOoo

ooOoo

Dino Provenzal

En 1922 Il Dante dei Piccoli (“Dante por infanoj”), de Dino Provenzal (1877-1972),  estis publikigita en Florenco. La unua eldono elĉerpiĝis post kelkaj monatoj kaj la libro estis reeldonita en 1924. Dino Provenzal dediĉis sian vivon al instruado, li estis profesoro kaj lernejestro en pluraj mezlernejoj, sed li ankaŭ estis ĵurnalisto kaj verkis por Corriere dei Piccoli. Lia ideo, ke onklo rakontu la poemon de Dante al tri nevoj (unu knabino kaj du knaboj), estis venka ideo.

Rilate al Provenzal oni emfazis la lertecon kaj spritan klarecon per kiuj li povis adopti esprimojn “varmajn sed ne supraĵajn”, kiel kiam li difinis la gelfojn kaj gibelinojn respektive kiel “partianojn de la papo” kaj “partianojn de la imperiestro”, tiel permesante al junuloj penetri ĝian signifon per pli granda tujeco. [7]

La freŝeco kaj tujeco de la aliro de Dino Provenzal estas aparte estimindaj pro la maniero, kiel la aŭtoro prezentas al siaj junaj legantoj la renkonton inter Dante kaj la Imperiestro Justiniano en Paradizo.

Provenzal ne multe interesiĝas pri la eventoj de la Roma Imperio, kaj pli valorigas la laboron de Justiniano kiel granda leĝdonanto.  Tamen, specialan emfazon li dediĉas al la fakto, ke Justiniano indikas al Dante ununuran “benitan spiriton” inter la ĉeestantoj en la Ĉielo de Merkuro: temas pri la spirito de Romeo de Villanova, kiu estis ĉefministro de Raimondo Berengario IV, Grafo de Provenco. Justiniano indikas lin al Dante kiel ekzemplon de granda institucia fideleco – kiel ni dirus hodiaŭ – reprezentata de honesta servanto de la ŝtato, kiu, ĉiam laborante honeste por la bono de la res publica, devas cedi al la malamikoj de la res publica mem. Jen la historio rakontata fare de Dino Provenzal:

 



Unu el la animoj de ĉi tiu Ĉielo volas paroli al Dante, sed li estas tiel envolvita en lumo, ke Dante, blindigita, ne povas vidi lin:
li estas la animo de la imperiestro Justiniano, fama pro la granda kodo de leĝoj, kiu prenis lian nomon.

Li diras, ke tiuj leĝoj, plenaj de saĝo kaj inspiritaj de supera justeco, estis proponitaj al li fare de Dio mem.
Justiniano rakontas rapidan historion pri la Roma grandeco dum la Regno, la Respubliko kaj la Imperio.
“Tiom da gloro kaj tiom da venkoj”, li diras, “kiuj igis Romon la ĉefurbo de la mondo, estis volita de Dio”.
Kaj li amare bedaŭras, ke viroj, kunigitaj de jarcentoj kaj jarcentoj sub la flago de la Imperio, nun dividiĝas en gelfoj kaj gibelinoj,
elĉerpante sin per sangaj kaj senutilaj bataloj.

En la sama Ĉielo estas Romeo di Villanova, malriĉa pilgrimanto,
kiu en la frua 13-a jarcento iam petis kaj ricevis gastigadon en la palaco de Raimondo Berlinghieri, Grafo de Provenco.
La Grafo tiel ŝatis lin, ke li petis lin resti ankoraŭ kelkajn tagojn.
Romeo povis doni tiel saĝajn konsilojn, kaj la Grafo trovis lin tiel prudenta kaj fidinda,
ke li neniam lasis lin foriri kaj nomumis lin ministro.

Atinginte la altan rangon, Romeo administris la havaĵojn de sia sinjoro kun pli granda zorgo ol se ili estus liaj posedaĵoj.
Li sukcesis edzinigi la kvar filinojn de la Grafo al kvar reĝoj kaj dediĉis sin tute al la bono de la ŝtato.
Sed la enviemuloj komencis murmuri: “Ĉu Grafo Raimondo tiel blinde fidas fremdulon, kiun neniu scias, kiu li estas?
Kaj ĉu la fervoro de ĉi tiu fremdulo vere estas senprofita? ”.
Unuvorte, ili sciis labori tiel bone pere de kalumnioj, ke iom da suspekto enŝoviĝis eĉ en la animon de Raimondo,
kiu iam vokis Romeon al li kaj invitis lin montri la kontojn.

 – La kontojn? – Romeo ne hezitis eĉ momenton.
Vundita en la koro de tia maljusta suspekto, de tia nigra maldankemo, li montris la raportojn ekde la tago, kiam li transprenis la administradon
kaj Raimondo, kiu povis vidi la skrupulan honestecon de sia ministro, petis lian pardonon.
Sed Romeo ne volis resti en la kortego.
Repreninte sian bastonon kaj sian modestan vestaĵon, kun kiuj li venis al Provenco antaŭ tiom da jaroj, li foriris tra la mondo,
vivante per la almozo de la kompatinduloj:
neniu plu vidis lin.

Indi partissi povero e vetusto;
e se ‘l mondo sapesse il cor ch’elli ebbe
mendicando sua vita a frusto a frusto,
assai lo loda, e più lo loderebbe».
Par. VI, 139-142

Kaduka kaj malriĉa li foriris,
kaj se la mondo lian koron konus,
dum li la panon per almoz’ akiris,
ĝi laŭdas lin, sed pli da laŭdo donus”.
(Dondi)

Alklaku ĉi tie por vidi la frontpaĝon kaj la unuajn paĝojn de la libro Il Dante dei piccoli far Dino Provenzal.

ooOoo

ooOoo

Gherardo Ugolini

La lasta adapto por infanoj de la Dia Komedio aperinta antaŭ la dua mondmilito estis Il piccolo Dante (“La malgranda Dante”) eldonita en Brescia fare de la eldonejo “La Scuola” en 1928. La aŭtoro estas Gherardo Ugolini (1885-1960), element-lerneja instruisto kaj aŭtoro de pluraj infanlibroj, inkluzive de iuj adaptoj de homeraj poemoj. Il piccolo Dante, ilustrita de Francesco Carlo Salodini (1903-1950), akiris multajn reeldonojn kaj estis finfine reeldonita en 1954 kun la nova titolo Dante, il mistico Pellegrino (“Dante, la mistika pilgrimanto”), kaj kun la aldono de kelkaj koloraj ilustraĵoj de Anna Maria Coccoli (1929 – 2014).

Ankaŭ Ugolini, kiel Provenzal, elstarigas la figuron de fidela servanto de la ŝtato, kiu estis trafita de malfavoro pro kalumnioj eldiritaj de aliaj enviaj korteganoj kaj malamikoj de la res publica. Temas pri la juristo Pier delle Vigne, multe pli fama ol la humila Romeo de Villanova kaj altvalora konsilisto de imperiestro Frederiko II de Ŝvabio. Li estis la arkitekto de la gravaj imperiaj leĝdonaj reformoj de la dektria jarcento, konataj kiel la Konstitucioj de Melfi, kaj li memmortigis en 1249. Dante renkontas lin, transformitan en arbon, en la sepa cirklo de la Infero, kie la memmortigintoj estas precize punataj. Laŭ propono de Vergilio, Dante rompas etan branĉon de la arbo, sed de tiu vundo eliras sango kaj ankaŭ la indigna lamentado de la arbo mem.

Jen kiel Gherardo Ugolini rakontas la epizodon:

Vergilio trankvile montris al la ofendita animo, ke li mem instigis la lernanton al tiu eksperimento:
alie, Dante neniam kredus, ke kiam oni dehakas arbon, la arbo suferas kiel homo.
“Anstataŭe diru al li, kiu vi estas – daŭrigis la saĝulo – Li kompensos la damaĝon, kiun li faris al vi, memorigante pri vi tie supre!”.
Tiam la arbo, kun la buŝo de la vundo malfermita, rakontis sian tutan historion. Ĝi nomiĝis Pier delle Vigne.
Fariĝinte, dank’ al sia eltrovemo, notario de la Krono ĉe la granda imperiestro Frederiko, li vivis meze de la honoroj kaj briloj de la Kortego.
Sed la envio de la aliaj korteganoj, kiuj volis lin perdi, kaŭzis, ke la imperiestro, lia sinjoro kaj mastro, baldaŭ laciĝis pri li.
Efektive li malliberigis kaj blindigis lin.
Kompatinda Pier delle Vigne, kiu tre amis Frederikon, ne povis rezisti la malfeliĉon kaj mortigis sin.

Per le nove radici d’esto legno
vi giuro che già mai non ruppi fede
al mio segnor, che fu d’onor sì degno.
E se di voi alcun nel mondo riede,
conforti la memoria mia, che giace
ancor del colpo che ’nvidia le diede.
Inf. XIII, 73-78

Je la radikoj novaj de ĉi ligno
mi ĵuras, ke mi servis kun sincere
la estron indan je honor’ kaj digno.
Kiu el vi reiros al la tero,
verdigu mian famon, pro la bato
de la envi’ kuŝantan en mizero”.
(Dondi)

Alklaku ĉi tie por vidi la frontpaĝon, la unuajn paĝojn kaj kelkajn bildojn de Il piccolo Dante de Gherardo Ugolini.

ooOoo

ooOoo

“La Infero de Miĉjo Muso”

Post la mallumaj jaroj de la faŝisma reĝimo kaj la lasta mondmilito, aperas nova maniero prezenti la poemon de Dante al la mondo de infanoj: maniero malpli proksima al esplorado de infana lernado, kiu estu tuj “serioza” pri la originala teksto, kaj pli esplorema je alternativaj formoj de mediacio. Kiuj permesu produkti sciojn per “emblema ekzemplo de distra legado”. Tiel naskiĝis Miĉjo en Infero en Milano en oktobro 1949, kiu estis eldonita en sinsekvaj pecoj de la eldonisto Mondadori en la komika semajna gazeto “Topolino“.[8]

La Infero de Miĉjo Muso” estas tute itala ellaboro prenita de la kreaĵoj de Walt Disney kaj realigata de Guido Martina (1906-1991), ilustrita de Angelo Bioletto (1906-1986) kaj konstruita parafrazante la Inferon de Dante. La tercinoj en hendekasilaboj konserviĝas por krei la rakontan ŝpinon.

“Ne mankas akurataj referencoj al la poemo de Dante, sed la verko estas plena je paradoksaj kaj parodiaj ideoj, kiel ekzemple uzi la biciklon por ekvojaĝi en la postmorton”. [9] La rezulto estas amuzaj versoj kaj scenoj, ekzemple tiuj, kiuj markas la renkontiĝon inter Dante-Miĉjo kaj Vergilio-Gufio, kun kies originalaj strioj ŝajnas taŭge fini ĉi tiun artikolon.

Alklaku ĉi tie por vidi la reston de la historio

ooOoo

ooOoo

 

 

[1] Rose E. Selfe, How Dante Climbed the Mountain. Sunday Readings with the Children from the ‘Purgatorio’, London 1887, represita sen dato fare de Leopold Classic Library. La verkon de Rose Selfe komentas Virginia Jewiss, Hell for kids: translating Dante’s Divine Comedy for children, in Susana Bayó Belenguer + 2, Translation Right or Wrong, Four Courts Press, Dublin and Portland OR, 2013, pp. 79-82.

[2] “One would not too early familiarise childhood with the weird and terrible scenes of the Inferno, while the Paradiso would be beyond their powers; but the story of the Purgatory is within their grasp and, rightly used, it becomes a sort of Pilgrim’s Progress, full of deep truth and life-lessons”.

[3] John Bunyan, The Pilgrim’s Progress from This World to That Which is to Come: Delivered under the Similitude of a Dream, London 1678, ofte represita fare de Penguin Classics.

[4] Elizabeth Harrison, The vision of Dante, ‘A story for little children and a talk to their mothers’, Chicago 1892, 2a eldono 1894. Kp. Virginia Jewiss, Hell for kids, cit., pp. 81-83.

[5] Grazia Gotti, in IBBY, International Board on Book for Young people, https://www.ibbyitalia.it/il-piccolo-dante/.

[6] Sabrina Fava, Dante per i bambini: percorsi tra riduzioni e riscritture nella prima metà del Novecento, en “Ricerche di Pedagogia e Didattica – Journal of Theories and Research in Education”, 9, 3 (2014).

[7] Sabrina Fava, cit.

[8] Ibidem

[9] Ibidem