Antaŭ la epoko de Dante Islando estis dum pli ol tri jarcentoj sendependa ŝtato, sed en la XIII jarcento okazis pluraj rompiĝoj en la landa registaro kiuj kaŭzis periodon de seriozaj povoluktoj.

Tiu situacio donis la okazon al norvega reĝo Håkon IV interveni en la insulon en 1262, kiam lia tre longdaŭra regno estis survoje al fino, trudante al islandanoj iaspecan konfederacian pakton (la Gamli sáttmáli, kiu en la islanda signifas Malnova Pakto), kiu estis esence submetiĝo al la norvega krono. La islanda popolo devis fari mienon fieran al ludo mizera, la loka registaro estis eksigita kaj la islandanoj devis ĵuri fidelecon al tiu krono.

pludaŭras…

Vizitu la retpaĝon de  Áslaug Torfadóttir, kiu pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn de Dante en la islanda proza traduko de  Erlingur E. Halldórsson.

Por vidi la komencon de la Infero tradukitan en islandaj tercinoj fare de la poeto Guðmundur Böðvarsson alklaku ĉi tie.