Dalia Pileckienė naskiĝis en Telšiai, Litovio, kaj loĝas nuntempe en Trakai, unu el la plej belaj urboj de la lando situanta en lagoriĉa regiono. La lago al kiu alrigardas Trakai karakteriziĝas per insulo sur kiu situas XIV-jarcenta kastelo. Ni prezentas ĝian bildon en tiu ĉi paĝo.

Dalia edzinas kaj estas patrino de du filinoj. Ŝi doktoriĝis ĉe la Teknologia Universitato de Kaunas en 1986 pri manaĝera inĝenierio pri restoracioj kaj kafejoj kaj en 1998 pri komerca administrado. En 2004, ĉiam en Kaunas, diplomiĝis ĉe la Studocentro de Terapio de Gestalt. En 2007 diplomiĝis pri socia asistado kaj estrado de asistaj organizaĵoj ĉe la Universitato de Vilnius.

Ŝi laboris ĝis 2002 kiel entreprena manaĝero en la hotela kaj nutroindustria kampoj. Nuntempe ŝi laboras kiel libera profesiulo en kampo de la entreprenaj administrado kaj organizado.  Ŝi konas kaj instruas la internacian lingvon Esperanto  kaj partoprenis plurnombrajn internaciajn renkontiĝojn kaj studseminariojn, ĉu en Litovio ĉu en aliaj landoj.

——-

Dalia Pileckienė pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la litova traduko de Aleksys Churginas.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-