Cristina Gimeno Blas naskiĝis en Calatayud (Hispanio) kaj kreskis en Daroca, poste translokiĝis al Zaragoza kaj fine en Valencio, kie magistriĝis pri psikologio.
En 1989 ŝi translokiĝis al Italio, en Ivrea, la urbo kie tiutempe ankoraŭ aktivis Olivetti, kaj dungiĝis kiel tradukisto kaj interpretisto, sed ankaŭ kiel instruisto ĉe kvalifikigaj kursoj por la personaro.
Tio iĝis stimulo por profundigi la studon de la itala lingvo kaj por entrepreni la studadon pri hispana filologio, kio ebligis al ŝi dum la paso de la jaroj alveni al Liceo “Botta” en Ivrea, kie ŝi nuntempe estas instruisto pri hispanaj lingvo kaj literaturo. Liceo “Botta” estis inter la unuaj en Italio subskribi interkonsenton kun la hispana Ministerio de Educación kaj iĝi Internacia Liceo havanta la plej grandan italan “Sección Española”. Cristina havis tiel la ŝancon kunigi, per sia instruista laboro, sian psikologian edukon kaj tiun pli specife literaturan kaj lingvistikan, tio kio ebligas al ŝi nuntempe plenumi sian instruistan funkcion interese kaj pasie.
——-
Cristina Gimeno pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (Infero, Kanto V, 88-142) en la hispana traduko de Ángel Crespo.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:
Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.
——-