Clarence Johns naskiĝis en 1994 en Portland, Oregon, Usono.  Ekde la mezlernejaj jaroj, ĉe la Lincoln High School, Clarence pasiiĝis pri teatro kaj recitis interalie en la klasikaj roloj de Macduff in Macbet  kaj Algernon in La graveco de la fideliĝo.  Post la interpreto de la persono Blu en la teatra verko Thrown, skribita de mezlernejaj studentoj por la Festivalo New Works, dediĉita al junaj dramatistoj, Clarence komencis sian dramverkistan aktivecon.  En 2010 aperis lia unua verko, Postal, kiu debutis ĉe la Lincoln High School kaj estis proponita al la “Fringe Festivalo” de Edimburgh, Skotlando. En 2012 li verkis Chameleon, denove produktita de Lincoln High School.  En la jaro 2013, ĉe la Sarah Lawrence College de New York, Clarence recitis en du teatraj verkoj, The Good Mother (“La bona patrino”) kaj Dead City (“Mortinta urbo”), kaj ankaŭ en kelkaj kurtfilmoj.  En la sama jaro li debutis kiel dublanto en Fishkill di Emily Trueswell.  Clarence frekventas nuntempe (2014) la antaŭlastan universitatan jaron ĉe Sarah Lawrence College, kie li studas Teatron kaj Arthistorion.

——-

Clarence Johns pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (Inf., XXVI, 90-142) en la traduko en la angla de Allen Mandelbaum.
Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-