La kanto de Uliso rakontita far Primo Levi
En 1944 Primo Levi, tiam dudekkvin-jaraĝa, estis la Häftling (kaptito) numero 174517 de la ekstermejo en Auschwitz. Li sukcesis superi tiun teruran elprovadon kaj pretervivi, despli gardante netuŝita sian homan dignon, ankaŭ ĉar, estante li doktoriĝinta pri kemio, la naziistoj enigis lin en iun Kommando (tio estas laborgrupo) celanta aktivi en laboratorio por la produktado de sinteza gumo ene de la koncentrejo. Jam du jarojn post la liberigo Primo Levi eldonis sian ĉefverkon, Se questo è un uomo, (“Se tiu estas homo”), kroniko samtempe drama [...]