Uliso

Home/Uliso
11 11 2015

Uliso rakontas sian ŝippereon en la sicilia dialekto

2019-12-11T22:25:13+01:0011 Februaro 2015|2021 – La jaro di Dante, Novaĵoj de la monato|0 Komentoj

Tano Avanzato kaj lia edzino Erminia Terranova estas du siciliaj rakont-kantistoj kaj fondis kune, en 1991, la Grupon pri popola kantado Zabara. Ili koncertis plurcentfoje en Italio kaj eksterlande. Tano Avanzato volonte akceptis legi por Dantepoliglotta la versojn de Uliso (Infero, XXVI, 90-142) en la sicili-dialekta traduko de Giovanni Girgenti.... Por legi plue kaj aŭskulti la legadon de la Ulisaj versoj en la sicilia, vidu la retpaĝon de Tano Avanzato: alklaku ĉi tie. Vidu ankaŭ la retpaĝon de Erminia Terranova kaj aŭskultu ŝian legadon de la versoj de Francesca [...]

16 16 2014

Homero – La ŝippereo de Uliso inter Skilo kaj Karibdo

2019-12-11T22:25:29+01:0016 Junio 2014|Uliso Poezio kaj Muziko|0 Komentoj

Kiel sciate, la ŝippereo de Uliso supozata de Dante en kanto XXVI de la Infero neniel kongruas kun la rakonto en Odiseado de Homero, kie male estas priskribita, en libro XII, la tre fama ŝiprompiĝo de Skilo kaj Karibdo, kiun Uliso pretervivis perdante ĉiujn siajn kunulojn. En Odiseado legeblas ke Uliso kaj liaj kunuloj, dum la revenvojaĝo de la Troja milito, albordiĝis ĉe la insulo de sorĉistino Kirko kaj restadis tie dum preskaŭ tutan jaron. Post la reforiro, ili sukcesis trairi sendamaĝe la kaptilon konsistantan [...]

11 11 2014

Elio Aldrighetti

2019-12-11T22:25:31+01:0011 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Elio Aldrighetti estas itala kantaŭtoro kaj aktoro. Je la teatra flanko li partoprenis la Festivalon de Spoleto kiel aktoro, kantisto kaj kunaŭtoro de tekstoj, en la spektaklo Nothing but Music, en kiu li ankaŭ havis la eblecon duetumi kun Giora Feidman ( la klarnetisto de Schindler’s List). Rimarkita de la bedaŭrata Giulio Bosetti, aktoro, reĝisoro kaj direktoro de Teatro Carcano en Milano, li eniris en la teatran trupon de tiu estrata tie restante dum kelkaj jaroj kaj turnirante en la plej gravajn italajn teatrojn per [...]

10 10 2014

Tano Avanzato

2019-12-11T22:25:32+01:0010 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Tano Avanzato, naskiĝinta en 1957 en Campobello de Licata (Agrigento), estas sicilia rakont-kantisto. Li komencis tiun agadon en 1991 fondante, kune kun sia edzino Erminia Terranova, la Grupon pri popola kantado Zabara. Li koncertis plurcentfoje en pluraj siciliaj urboj, en aliaj suditalaj regionoj kaj en Lombardio, kaj plue en Francio, Britio kaj Usono. En 2002 li gajnis la premion “Memorial Rosa Balistreri” per la kanzono Malarazza ("Fia raso"). Li estas aparte konata kaj aprecata pro siaj muzikaj prezentoj de la poemoj de Ignazio Buttitta (1899-1997), [...]

5 5 2014

La poemo “Uliso” de Umberto Saba

2019-12-11T22:25:32+01:005 Aprilo 2014|Uliso Poezio kaj Muziko|0 Komentoj

Umberto Saba (Trieste, 1883-1957) estis unu el la plej elstaraj poetoj italaj  de la dudeka jarcento.  En la poemeto “Uliso”, publikigita en la kolekto Mediterranee de 1946, Saba reprezentas sin kiel aventura esploristo kiu, simile al la heroo de la XXVI kanto de la Infero di Dante, dediĉas sian tutan vivon al daŭra serĉado de scio kaj memkonscio. Ulisse Nella mia giovinezza ho navigato lungo le coste dalmate. Isolotti a fior d'onda emergevano, ove raro un uccello sostava intento a prede, coperti d'alghe, scivolosi, al sole belli come [...]

3 3 2014

Rubén Conti

2019-12-11T22:25:33+01:003 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Naskiĝinta en Corrientes, Argentino, en 1950, Rubén Conti doktoriĝis pri farmacio ĉe la universitato de Bona Aero. Dum la universitataj jaroj li konis Magdalena-n, sian studkunulinon, okaze de ekzameno pri Botaniko. Estis tuja amofrapo kaj tiel Magdalena kaj Rubén geedziĝis, en 1974, kaj ili ankoraŭ feliĉe kune vivas. Rubén laboris iome ĉe farmacia industrio en la argentina ĉefurbo, poste, en 1981, li atingis siajn gepatrojn en Novjorkon, kie li laboris kelkajn jarojn kiel art dealer por la merkato de la usona metropolo, vendante artverkojn. En Novjorko Rubén [...]

3 3 2014

Oleksandr Dmytrenko

2019-12-11T22:25:34+01:003 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Oleksandr Dmytrenko, ukraina lingvisto, naskiĝis en 1971 kaj doktoriĝis en 1994 ĉe la Supera Pedagogia Instituto por fremdlingvoj de Kievo. Hodiaŭ li estas profesoro de franca lingvo ĉe la École spécialisée № 49 de la ukraina ĉefurbo, kiu estas instituto por avanaj studoj pri la franca lingvo. ------- Oleksandr Dmytrenko pruntis sian voĉon al Uliso kaj legis la koncernajn versojn (90-142) en la Ukraina traduko de Evgen Drobyazko. Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube: Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la [...]

2 2 2014

Igor Grčko

2019-12-11T22:25:35+01:002 Aprilo 2014|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Igor Grčko estas kroata muzikisto kaj teatra reĝisoro, kiu formiĝis profesie en Rijeka, kie diplomiĝis pri violono en 1980 ĉe la loka Muzika lernejo kaj en Zagrebo, kie vizitis la Akademion pri Drama Arto. De pluraj jaroj li vivas kaj laboras en Romo kie estras la teatran lernejon Centro Formazione Attori (http://www.formazioneattori.it/) kaj kie prezentis multnombrajn teatraĵojn karakterizitajn per noviga kaj avangarda kreivo. Aparte interesaj, laŭ tiu vidpunkto, estas liaj interpretoj de la teatraĵoj de Ionesco, inter kiuj elstaras tre originala interplektado inter La Kalva Kantistino kaj La Leciono laŭ tute nova aliro riĉa [...]