Tano Avanzato
Tano Avanzato, naskiĝinta en 1957 en Campobello de Licata (Agrigento), estas sicilia rakont-kantisto. Li komencis tiun agadon en 1991 fondante, kune kun sia edzino Erminia Terranova, la Grupon pri popola kantado Zabara. Li koncertis plurcentfoje en pluraj siciliaj urboj, en aliaj suditalaj regionoj kaj en Lombardio, kaj plue en Francio, Britio kaj Usono. En 2002 li gajnis la premion “Memorial Rosa Balistreri” per la kanzono Malarazza ("Fia raso"). Li estas aparte konata kaj aprecata pro siaj muzikaj prezentoj de la poemoj de Ignazio Buttitta (1899-1997), [...]