La voĉoj de Uliso

Home/Uliso/La voĉoj de Uliso
10 10 2021

Giuliano Turone

2021-04-16T06:54:27+02:0010 Aprilo 2021|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Giuliano Turone, kreinto de kaj respondeculo pri tiu ĉi retpaĝaro Dantepoliglotta, naskiĝis en S. Margherita Ligure en 1940 kaj vivas en Milano. Li estas juĝisto de Itala Respubliko, nun emerito. Por legi koncizan profesian biografion pri li, bonvolu alklaki ĉi tie. La kreado liaflanke de tiu ĉi paĝaro, ekinta en 2012, estas nur la lasta alvenpunkto de persona facetita historio kiu, preter la engaĝiĝo en la juĝista kariero, estis forte karakterizata per tri pasioj. La unuaj du estas pasio por la lingvoj kaj dialektoj kaj pasio por la [...]

27 27 2021

APULA GARGANA – Francesco Granatiero

2021-03-27T18:01:00+01:0027 Marto 2021|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Francesco Granatiero (Mattinata, Apulio, 1949) kiel infano helpis sian patron en la malfacila laboro de la montaj kampoj, parolante la Apulian-Gargano-dialekton de sia lando, unu el la dialektoj de la Apulianoj, kiuj laŭ Dante, en De Vulgari Eloquentia (I, XII, 7), «Turpiter barbarizant». Je dek kvin jaroj, dum li jam verkis poezion, li perdis sian patrinon. Poste, kiel studento, li komencis eldoni iujn verkojn en la itala, la lasta eldonita en Torino, kie li diplomiĝis kiel kuracisto kaj establis sian novan loĝejon, formante familion. Krom [...]

30 30 2016

OKCITANA PROVENCA – Dario Anghilante

2019-12-11T22:24:34+01:0030 Julio 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Dario Anghilante naskiĝis en 1947 en Sampeyre (Sant Peire en la okcitana lingvo) en Valle Varaita, unu el la alpaj valoj en la provincoj de Torino, Cuneo kaj Imperia de la teritorio de okcitanaj lingvo kaj kulturo en Italio. Tiu ĉi teritorio estas nenio alia ol la plilongigo orienten de la zono de lingvo okcitana kiu ampleksas la tutan sudan parton de Francio kaj unu pirenean valon, Val d’Aran enŝovitan en katalunan administrejon. Pro scivolo endas aldoni al la listo la komunumon Guardia Piemontese en [...]

12 12 2016

HISPANA – Giampaolo Samà

2019-12-11T22:24:34+01:0012 Julio 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Giampaolo Samà estas itala-argentina aktoro, docento kaj fotisto. Naskiĝinta en Paola (provinco Cosenza, Kalabrio) en 1970, li forĝiĝas kiel aktoro ĉe la Akademio de Drama Arto de Kalabrio kaj ĉe la Akademia Teatralna de Varsovio. En 1996 li partoprenas la spektaklon Sidà e l’uomo dal fiore [“Sidà kaj la homo de l’ floro”] (Premio Vetrine, de la Itala Teatra Institucio). Li doktoriĝas el Dams (“Disciplinoj pri Artoj, Muziko kaj Spektaklo”) ĉe la Universitato Roma Tre, kun la plej alta poentaro kaj, dum la jaroj en [...]

5 5 2016

KOREA – Chul-Ho Cho

2019-12-11T22:24:46+01:005 Aprilo 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Cho Chul-Ho estas korea kuracisto kiu naskiĝis en Seulo (Suda Koreujo) en 1955 kaj vivas en Italio ekde la duono de la jaroj okdekaj.  Li doktoriĝis en 1983 ĉe la fakultato de Orienta medicino de la Universitato Kyung Hee de Seulo, internacie fama pri akupunkturo, kaj en 1989 ĉe la medicina fakultato de la Ĝenova Universitato. En 1993, denove ĉe la Ĝenova Universitato kaj ĉe Hospitalo San Martino de la sama urbo, li specialiĝis pri endokrinologio.  Antaŭ ne longe, en 2008, li specialiĝis pri oksigen-ozona [...]

6 6 2016

FRIULA – Aurelio Venuti

2019-12-11T22:24:49+01:006 Februaro 2016|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Aurelio Venuti Aurelio Venuti naskiĝis en Reana del Rojale (Udine) en 1945; doktoriĝis pri Literaturo kaj instruis dum kvardek jaroj ĉe la lernejoj de Friuli. Ek de la liceaj jaroj prilaboris tre personan legosistemon de la klasikaj verkoj, konsistanta en la traduko de la tekstoj en aliajn konatajn lingvojn, respektante metrikon kaj stilemojn de la originaloj. Tiel li legis la grekajn lirikistojn, la homerajn poemojn, la latinajn poetojn, reskribante ilin per latinaj, italaj aŭ friulaj versoj. Pli poste li legadis literaturajn verkojn de [...]

22 22 2015

HISPANA – Pedro Reula Baquero

2019-12-11T22:24:55+01:0022 Oktobro 2015|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Pedro Reula Baquero estas hispana muzikisto naskiĝinta en Zaragoza kaj instruisto pri vjolo ĉe konservatorio Federico Moreno Torroba en Madrido. Li vojaĝas tra tuta Hispanio kaj ofte eksterlanden, kiel en Francio, Britio, Italio, Belgio, Nederlando, Svislando, Meksiko kaj aliaj landoj, por doni koncertojn de baroka muziko kun la ensemblo “Músicos de Su Alteza”, kun kiu li ankaŭ gravuris plurajn KD-jn por Alpha kaj aliaj diskografiaj firmaoj. Li ankaŭ fondis la ĉambrorkestron por baroka muziko Delyre. Krom plenumi sian muzikan agadon, li estas esploristo pri Arthistorio [...]

9 9 2015

ĜENOVA – Mario Peccerini

2019-12-11T22:24:57+01:009 Septembro 2015|La voĉoj de Uliso|0 Komentoj

Mario Peccerini naskiĝis en 1938 en Camogli, eta liguria urbo riĉa je maraj tradicioj. Li mem estis longtempe komandanto de komercaj kaj militistaj ŝipoj kaj estro de unuaranga ŝipkompanio de Ĝenovo. Nun emerito, li aktive okupiĝas pri teatro kaj estas krome ganda fakulo de la ĝenova dialekto, kies docento li estas ĉe pluraj komunumoj kaj asocioj de la orienta liguria Riviero (Pieve, Recco, Camogli kaj Sankta Margherita). Diplomita ĉe la teatra lernejo de Teatro Campisano de Ĝenovo, li estas nuntempe artdirektoro, reĝisoro kaj aktoro de [...]