La Projekto
Dante estis ravita de la multnombreco de lingvoj. Li ŝatis ankaŭ ludi per lingvoj kaj dialektoj, tiom ke en la Dia Komedio estas du eretoj en lingvaĵoj de li inventitaj, la idiomo de Pluto (pape satàn pape satàn aleppe) kaj tiu de Nimrod, reĝo de Babelo kiu konstruigis la faman turon kontraŭ la dia volo kaj kiu, tuj kiam li vidas alveni Dante-n en sian inferan rondon, adresas al li kolereman, minacan kaj nekompreneblan insultadon: «raphèl maì amecche zabì almi!». Oni povas ankaŭ kompreni kial [...]