Enkonduko (ukraina)
La unua traduko en la ukrainan de la Dia Komedio, rilate nur al la unuaj dek kantoj de la Infero, aperis inter 1892 kaj 1896 sur la paĝoj de gazeto Pravda de Lvivo (ukraine L’viv, ruse L’vov), zorge de poeto kaj dramverkisto Volodymyr Samiylenko (1864-1925). Traduko de la nura Infero, verkita de Petro Karmanskij (1878-1956), tradukisto ankaŭ de Foscolo kaj Carducci, kune kun Maxim Rilskij (1895-1964), la plej grava urkaina poeto de la pasinta jarcento, aperis en Kievo en 1956. Nuntempe la ukraina publiko disponas, [...]