Enkonduko (okcitana)
La okcitana lingvo estas latinida lingvo parolata en specifa areo de suda Eŭropo, nomata Okcitanio, ne fermita per politikaj limoj kaj proksimume identigata kiel suda Francio. En Italio la okcitana lingvo estas foje nomata alp-provenca, pro la fakto ke ĝi estas parolata, kiel aŭtoktona lingvo, ankaŭ en piemonta zono laŭlonge de Koziaj kaj Maritimaj Alpoj. La okcitana (aŭ lingvo de Oc) estis la famkonata lingvo utiligita en la trobadora poezio kiu ekestis en regiono de sud-okcidenta Francio, Akvitanio, plimalpli en la XI-a jarcento, kaj pliposte disvastiĝis [...]